William Shatner
William Shatner | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() William Shatner en 2005
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de marto 1931 (90-jara) en ![]() | ||||
Religio | judismo [#] | ||||
Lingvoj | angla lingvo • franca lingvo • Esperanto [#] | ||||
Ŝtataneco | Kanado [#] | ||||
Alma mater | Universitato McGill [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Gloria Rand (1956–1969) Marcy Lafferty Shatner (1973–1994) Nerine Kidd-Shatner (1997–1999) Elizabeth Anderson Martin (2001-nuntempo) | ||||
Infanoj | Melanie Shatner • Lisabeth Shatner • Leslie Carol Shatner [#] | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Bill Shatner | ||||
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • kantisto • filmreĝisoro • aktoro • verkisto • romanisto • muzikisto • esperantisto • voĉaktoro • blogisto • ĝenra aktoro • sciencfikcia verkisto • karateisto • teatra aktoro • televida prezentisto • scenaristo • produktoro • prozisto [#] | ||||
Aktiva dum | 1950-nuntempo | ||||
| |||||
En TTT | http://www.williamshatner.com/ | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
William SHATNER (naskiĝis la 22-a de marto 1931 en Montrealo, Kanado) estas produktoro, reĝisoro, verkisto kaj aktoro.
Shatner ekstudis komercon en la Universitato McGill en Montrealo, sed poste studis aktoradon. En 1956 li transloĝiĝis al Novjorko. Tie li laboris por televido kaj ĉe Broadway. Post kiam li aktoris en kelkaj televidaj filmoj, filmproduktoroj ekinteresiĝis pri li.
La unuan sukceson kiel aktoro Shatner havis en la filmo La fratoj Karamazov (1958). Vere mondfama li fariĝis en la 1960-aj jaroj pro la rolo de Captain James T. Kirk en la sciencfikcia filmserio Star Trek.
Menciinde ankoraŭ estas, ke li unufoje en sia aktora kariero uzis Esperanton: en la rolo de la juna soldato Marko en la filmo Incubus (1965). En tiu filmo evidentiĝis lia franclingva akĉento.
Krom Esperanto Shatner flue parolas la francan lingvon.
Aliaj filmoj[redakti | redakti fonton]
- Judgment at Nuremberg (1961)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- 79 faktoj pri Shatner (angle)