William Smithers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Smithers
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1927 (1927-07-10) (96-jaraĝa)
en Richmond
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Katolika Universitato de Usono • Hampden–Sydney College • Thomas Jefferson High School vd
Profesio
Okupo filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1951– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William SMITHERS (naskita la 10-an de julio 1927 en Richmond, Virginio) estas usona aktoro, eble plej konata pro sia revenanta rolo kiel Jeremy Wendell en la televidserio Dallas . Li aperis en la televidserio en 1981 kaj de 1984 ĝis 1989.

Li diplomiĝis ĉe Catholic University en Vaŝingtono. En 1951, li faris sian debuton en Broadway kiel Tybalt de Romeo kaj Julieto pro kio li gajnis premion Theater World Award. Dum sekvaj jaroj li rolis en teatro ĝis 1956, kiam li komencis sian kinan karieron.

Li rolis en filmojn kiel Attack (1956), Trouble Man (1972), Scorpio (1973), Papillon (1973), The Six Million Dollar Man (1974), kaj Deathsport (1978).

Estis en 1965, kiam li komencis sian televidan karieron per Peyton Place. Li partoprenis ĉirkaŭ 400 televidaĵojn kiel The Invaders, Voyage To The Bottom Of The Sea, Star Trek, Combat!, Mission:Impossible, kaj Hawaii Five-O.

De 2003 ĝis 2005 li kreis, produktoris kaj direktis la Santa Barbara Theatre of the Air por KCSB radio. En 2010 kaj 2011, Smithers servis kiel direktoro de TV Santa Barbara. En decembro 2015, li estis nomumita fare de la Urboĉambro de Santa Barbara (Santa Barbara City Council) al la Arts Advisory Committee (Arta Teknika Komiteo) de la grandurbo.