William Tubman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Tubman
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1895 (1895-11-29)
en Harper
Morto 23-an de julio 1971 (1971-07-23) (75-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Liberio
Familio
Edz(in)o Antoinette Tubman
Infano William V.S. Tubman, Jr.
Parencoj William Richard Tolbert
Okupo
Okupo politikistoadvokatojuĝisto
vdr

William Vacanarat Shadrach TUBMAN (29a de Novembro, 1895 – 23a de Julio, 1971) estis politikisto de Liberio. Li estis la 19a Prezidento de Liberio kaj la plej longdaŭra prezidento en la historio de la lando,[1] servante el sia elekto en 1944 ĝis sia morto en 1971.

William Tubman kaj John F. Kennedy en la Blanka Domo en 1961.

Tubman estas konsiderata kiel la "patro de la moderna Liberio"; lia prezidenteco estis markita per la altiro de sufiĉa eksterlanda investado por modernigi la ekonomion kaj la infrastrukturojn. Dum sia regotempo, Liberio trapasis periodon de prospero. Li ankaŭ iniciatis politikon de nacia unuigo por redukti la sociajn kaj politikajn diferencojn inter la uson-liberuanoj kaj la indiĝenaj liberianoj.

Post klopodo por murdi Tubman en 1955, li brutale subpremis la politikan opozicion. Tiu tiel nomita murdoklopodo estis amplekse kredita kiel farso muntita de Tubman mem por persekuti siajn politikajn malamikojn, inkludi la familion Coleman. Lia administracio estis konsiderata pli kaj pli aŭtoritara. La landa konstitucio ne havis regotempajn limojn, kaj Tubman ne volis elposteniĝi. Li kontrolis la hegemonian politikan partion kaj kreis ampleksan reton de devigantoj tra patronaj nomumoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]