Willibald Rogler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Willibald ROGLER (naskiĝis la 1-an de julio 1894 en Lebing-Gleinz) estis aŭstro-germana librotenisto en Schlaflos apud Graz.

Rogler kunhelpis la 3-an Tutaŭstrian Kongreson en Graz en 1913. Li estis sekretario de Stiria Esperanto-Societo en 1914. Post la unua mondmilito li kun Karl Bartel denove vigligis la Esperanto-movadon en Stirio; aranĝis, gvidis kursojn ankaŭ por la „infanoj al Hispanujo“ en 1920 kaj en Voitsberg, kie varbis por Esperanto Franz Schöpfer. Rogler helpis starigi Interligan Oficejon de la aŭstraj Esperanto-Societoj dum Sudgermana Esperanto-Tago en Salzburg (Salcburgo) en 1921. Li kunfondis Aŭstria Esperanto-Delegitaro (AED), kies estrarano li fariĝis, poste Aŭstria Esperanto-Asocio (AEA). Alterne li estis estro kaj sekretario de la Esperanto-Grupo Graz, de 1913 krome membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Li tradukis Esperantajn novelojn.