Willoughby Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Willoughby Smith
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1828 (1828-04-06)
en Great Yarmouth
Morto 17-an de julio 1891 (1891-07-17) (63-jaraĝa)
en Eastbourne
Tombo Tombejo Highgate
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo inventisto
vdr

Willoughby SMITH (6a de Aprilo 1828, en Great Yarmouth, Norfolk – 17a de Julio 1891, en Eastbourne, Sussex) estis angla elektrinĝeniero kiu malkovris la fotokonduktivecon de la elemento seleno. Tiu malkovro kondukis al la invento de la fotoelektraj ĉeloj, inklude tiujn uzatajn en la plej fruaj televidaj sistemoj.

En 1848, li eklaboris por la Kompanio Gutta Percha kun kiu li disvolvis dratojn el fero kaj kupro izolitaj per gutaperko kiu estos uzata por telegrafaj kabloj. En 1849, Smith superrigardis la fabrikadon kaj instaladon de 30 mejloj de submara telegrafa kablo de Dover al Calais. Li kunlaboris kun Charles Wheatstone kiu estis desegninta la maŝinaron por la fabrikado kaj instalado de la kablo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Selenium, its electrical qualities, and the effect of light thereon : being a paper read before the Society of Telegraph Engineers, 28th November, 1877, Willoughby Smith
  • A résumé of the earlier days of electric telegraphy, Hayman Brothers and Lilly, Printers, 1881, Willoughby Smith
  • The rise and extension of submarine telegraphy, New York, Arno Press, 1974, Willoughby Smith
  • Selenium : its electrical qualities, and the effect of light thereon, London, 1877, Willoughby Smith

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]