Willy de Spens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Willy de Spens
Persona informo
Naskonomo Willy Louis Marie de Spens d'Estignols
Naskiĝo 17-an de februaro 1911 (1911-02-17)
en Bordeaux
Morto 25-an de marto 1989 (1989-03-25) (78-jaraĝa)
en Aurice
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Willy de Spens, naskiĝis je la nomo Willy Louis Marie de Spens d'Estignols la 17-an de februaro 1911 en Bordozo, mortis la 25-an de marto 1989, 78-jara, en la familia palaco Estignols en Aurice, Landes, estis franca verkisto. En 1957 li honoriĝis per la literatura premio Deux Magots, prononco [dø maGO], pro la romano Grain de Beauté ("nevuso").

Li estas la plej aĝa filo de Paul de Spens d'Estignols kaj Marie-Louise Pairier-Wolodkowicz, kaj estis la 14-a barono de Estignols, estante la posteulo de skota feŭda familio kiu venis al Francio en 1450 kun kapitano de 24 pafarkistoj de la skota gvardio.

Willy de Spens d'Estignols estas unu el la kreintoj de la literatura movado "la husaroj" kie precipe distingiĝis liaj amikoj Roger Nimier, Antoine Blondin, Kléber Haedens, Jacques Laurent, Jacques Chardonne, Paul Morand, Marcel Jouhandeau, Jean Giono, Henry de Montherlant, André Fraigneau kaj Robert Poulet. Liaj ĉefaj verkoj estas liaj memuaroj ("Griza Printempo", "Lastaj Someroj", "Husaro malgraŭ li", "La Leĝo de la Venkintoj") krom la romano Grain de beauté jam menciita. Li ankaŭ subskribis multajn verkojn sub la pseŭdonimoj Philippe Massart kaj Ludovic Prebois.