Wilson Ochsenknecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wilson Gonzales Ochsenknecht)
Wilson Ochsenknecht
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1990 (1990-03-18) (34-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Uwe Ochsenknecht
Patrino Natascha Ochsenknecht
Frat(in)oj Jimi Blue Ochsenknecht • Rocco Stark • Cheyenne Ochsenknecht
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro • kantisto
TTT
Retejo http://www.wilson-gonzalez.de/
vdr
en la unua filmo el la serio Die Wilden Kerle (2003)

Wilson Gonzalez Ochsenknecht (* la 18-an de marto 1990) estas germana aktoro.

Wilson Ochsenknecht estas la filo de la aktora paro Natascha kaj Uwe Ochsenknecht. Li havas pli junan fraton, Jimi Blue, junan fratinon, Cheyenne, kaj duonfraton, Rocco, el pli frua partnereco de la patro. Siajn nomojn li ricevis laŭ la kantisto Wilson Pickett kaj la meksika muso Speedy Gonzalez el desegnitaj filmoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En aĝo de 8 jaroj Wilson Ochsenknecht komencis ludi drumojn. Li kantis koruse kaj ludis en lernejana muzikgrupo de la stilo Heavy Metal.

Sian aktoran karieron li komencis en aĝo de 10 jaroj en la premiita filmo Erleuchtung garantiert de la reĝisorino Doris Dörrie, en kiu li rolis kun sia patro kaj la frato. Vaste konata li iĝis pro sia rolo Marlon en la kineja filom Die Wilden Kerle - Alles estas gut, solange du wild bist!, en kiu li denove rolulis kun sia patro kaj la frato Jimi Blue, kaj kiu pro granda sukceso havis kvar daŭrigajn kinejajn filmojn. Por tiu rolo Wilson Ochsenknecht kun sia frato dum septembro 2004 ricevis la premion Undine Award kiel "plej bona komenca aktoro".

pafoprete en la unua filmo el la serio Die Wilden Kerle

De 2006 bis 2007 Wilson vizitis artan lernejon en Usono. Tie li kune kun amikoj verkis unuajn rokmuzikajn kanzonojn, kaj nun starigas muzikgrupon kun la nomo Heads On The Rocks. La unua albumo de la grupo aperis dum majo 2008.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1999: Erleuchtung garantiert
  • 2003 - 2008: kinejaj filmoj 1 ĝis 5 el la serio Die Wilden Kerle pri bando de pasie futbalantaj (ge)knaboj
  • 2008: Freche Mädchen


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]