Wim Eijk
| Wim Eijk | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Willem Jacobus Eijk | |||||
| Naskonomo | Willem Jacobus Eijk | ||||
| Naskiĝo | 22-an de junio 1953 (72-jaraĝa) en Duivendrecht, municipo Ouder-Amstel, Norda Holando | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando | ||||
| Alma mater | Universitato de Lejdeno Papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino Universitato de Amsterdamo Pontifika Laterana Universitato | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | katolika episkopo (1999–) romkatolika sacerdoto (1985–) profesoro kuracisto teologo | ||||
| Aktiva en | Utreĥto vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wim Eijk - je plena nomo Willem Jacobus Eijk - estas nederlanda katolikisma kardinalo, profesoro, kuracisto kaj teologo, membro de la Latina eklezio, la plej granda de la 24 proprajuraj katolikaj eklezioj, kiuj konsistigas la Katolikan Eklezion. Li naskiĝis la 22-an de junio 1953 en Duivendrecht, municipo Ouder-Amstel, Norda Holando, do nun estas 72-jaraĝa, kaj partoprenas la konklavon 2025, la kunvenon de ĉiuj kardinaloj de tiu eklezio kiuj kunvenos en Vatikanurbo en majo 2025 por elekti la posteulon de papo Francisko, mortinta la 21-an de aprilo 2025, el inter ĉiuj kun-kardinaloj kiuj en la mortotago de Francisko estis malpli ol 80-jaraĝaj. Lian akademian edukon li akiris en la universitato de Lejdeno, la papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino, la universitato de Amsterdamo kaj la Pontifika Laterana Universitato.
Katolika sacerdoto ekde 1985 kaj katolika episkopo ekde 1999, li estis levita al la kardinaleco fare de Benedikto la 16-a la 18-an de februaro 2012. Ekde 2007 li estas ĉefepiskopo de la diocezo Utreĥto. Ĵurnalismaj observantoj de papaj elektoj konsideras lin inter tiuj kardinaloj pli verŝajnaj iĝi papo ol aliaj - do la internacia amaskomunikilaro deklaris lin aparte "papigebla" kandidato.[1] Konsiderante ke la aro de "papigeblaj" kandidatoj estas afero de spekulado de la amaskomunikiloj kaj de multaj pliaj interesitoj, la elekto de ne-"papigebla" kardinalo ne estas malofta, do neniu povas certe prognozi la rezulton de la elekto, sed tiel estas dum ĉiu konklavo kiu enfermite en la vatikana gastejo Domo de Sankta Marta kaj en la renoma apuda Siksta Kapelo tiom longe kunvenos kaj diskutos ĝis estos konsento pri la nova papo.

