WinDirStat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
WinDirStat
Ekran-foto de WinDirStat
Ekran-foto de WinDirStat

Ekran-foto de WinDirStat
Programisto Bernhard Seifert
Oliver Schneider
Lasta stabila versio 1.1.2 (#2)

(la  2-an de septembro 2007(nun 2007-09-02))
Operaciumo Vindozo
Programlingvo C++
Programtipo Disk-Spaca Analizilo
Permesilo GNU GPL
Retejo windirstat.info
vdr

WinDirStat estas grafika disk-spaca analizilo por Vindozo, notinta por prezenti sub-arban vidon kun disk-spacaj uz-procentoj kune kun uz-ordiga listo de dosier-finaĵoj kiu estas interage integrita kun kolora grafika ekrano (arbo-mapo).[1][2][3] Kreita kiel apert-fonta projekto lanĉita sub GNU GPL, ĝi estis programita uzante "Visual C++"/"MFC" 7.0. La projekto estis inspirita de "KDirStat" (KDE aplikaĵo, de post tiam anstataŭita de "Filelight") por Linukso.

Populareco[redakti | redakti fonton]

WinDirStat estis elŝutita pli ol 4.2 milion-foje el la oficiala fonto ekde la originala versio en oktobro 2003.[4] Ekde oktobro 2011, ĝi estas la 6-a plej ofte elŝutata "Storage" softvaro de "SourceForge" per pli ol 30,000 elŝutoj semajne.[5] La ilo estas ankoraŭ ĝisdata kaj ĝia uzo taŭgas por ĉiuj platformoj.

Projekt-statuso[redakti | redakti fonton]

La plej freŝa versio estis en septembro 2007 kaj programado ĉesiĝis kelkan tempon poste. Tamen, la projek-blogo notis ke la programado rekomenciĝis en majo 2009.[6]

Font-kodo[redakti | redakti fonton]

Fonto estas havebla por ĉiuj lanĉitaj versioj sur la projekt-paĝo de SourceForge en ZIP-formato.

WinDirStat estas programita per revizia kontrolo "Mercurial".

Versioj[redakti | redakti fonton]

Versioj de WinDirStat estas distribuataj pere de "SourceForge".

Kronologio[redakti | redakti fonton]

Versio Dato Informoj
1.1.2 (#2) Septembro 2007 Aldonitaj tradukoj: Finna, Nederlanda, Rusa, Estona
1.1.2 (#1) Septembro 2006 Hispana, Hungara, Itala, kaj Ĉeĥa tradukoj. Eta plibonigo
1.1.1 Januaro 2005 "Kristnaska Versio" Pacman anstataŭas progres-linion, Pola traduko, lokaj ŝanĝoj, dokumenta ĝisdatigo, korekto de cimoj
1.1.0 Januaro 2004 Aldonita franca traduko, aspektaj ŝanĝoj, korekto de cimoj
1.0.1 Decembro 2003 Korekto de cimoj, aldonitaj pliaj ekran-kolumnoj, aldonita disk-elekta dialogo
1.0.0 Oktobro 2003 Unua versio. 1.0.0 README diras: Dezajno kaj multaj detaloj estas bazitaj sur KDirStat (kdirstat.sourceforge.net). WinDirStat estas "ia KDirStat re-programita por MS Windows".


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yegulalp, Serdar (2010-03-10). Top free troubleshooting tools for Windows. BusinessWeek.
  2. (Summer 2007) “Disk Space Analyzer: WinDirStat”, Maximum PC: PC Fix-It Guide, p. 56. 
  3. Immler, Christian. (2005) Windows XP Professional. Franzis, p. 247. ISBN 9783772372063.
  4. Browse WinDirStat: Windows Directory Statistics. SourceForge.
  5. Storage software sorted by downloads. SourceForge.
  6. Will resume development now. WinDirStat Blog (2009-05-30).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]