Wincenty Pol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wincenty Pol
Persona informo
Wincenty Pol
Naskiĝo 20-an de aprilo 1807 (1807-04-20)
en Lublino
Morto 2-an de decembro 1872 (1872-12-02) (65-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Crypt of Merit at Skałka vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-HungarioPollando vd
Alma mater Lviva Universitato vd
Subskribo Wincenty Pol
Familio
Patrino Q108297994 vd
Profesio
Okupo poeto • verkistogeografoetnografo • universitata instruisto vd
Laborkampo literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wincenty Ferreriusz Jakub POL, pseŭdonomo Janusz (naskiĝis la 20-an de aprilo 1807 en Lublin, mortis la 2-an de decembro 1872 en Krakovo) estis pola poeto, geografo, kavaliro de la Ordeno Virtuti Militari.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wincenty post fino de gimnazio en Lvovo kaj jezuita lernejo en Tarnopol, komencis studi en Filozofia Fakultato de Lvova Universitato. Tri jarojn post la fino en 1830 iĝis anstataŭanto de lekciisto de la germana lingvo kaj germana literaturo en Vilna Universitato. Li partoprenis novembran ribelon kiel substandardisto de la 10-a Regimento de Litova Kavalerio. Dum bataloj estis vundita. Pro meritoj estis distingita per ordeno Virtuti Militari kaj avancita ĝis grado de leŭtenanto. Post falo de la ribelo la 5-an de oktobro 1831 li kun taĉmento transiris limon kun Prusio en ĉirkaŭaĵo de Jastrzębie (proksime al Brodnica). Oni lin internigis kune kun preskaŭ 20-mila armeo en monaĥejo de franciskanoj en Brodnica, kie restis ĝis la 12-a de oktobro. Li organizis helpon al insurekcianoj irantaj eksterlanden. Kiel sendito de generalo Jozefo Bem restis en Leipzig, Dresdeno (tie li ekkonis Adam Mickiewicz, kiu esprimis pozitivan opinion pri liaj pozeziaj provoj), kaj poste en Francio.

Timante reprezaliojn flanke de aneksantoj dum kelkaj monatoj kaŝiĝis en Zakopane, kio igis lin interesiĝi pri Tatroj. Fine de 1835 restis en Zagórzany apud Gorlice, kie verkis Pieśń o ziemi naszej (Kanto pri nia tero) – la plej populara verkaĵo de Pol, poezia priskribo de regionoj de Pollando. Maje sekvantjare ekloĝis en Kalnica apud Sanok, kie administris bienojn de Ksawery Krasicki. Tie li provis aktivi favore al soci-kleriga agado inter kamparanoj, sed kun malbona rezulto. Senvolontiĝinta pro la situacio okupiĝis pri natursciencaj studoj, kun aparta konsidero de geografio. En tiu periodo kreis poezion montar-teman kaj sciencajn laboraĵojn pri etnografio kaj geografio de Pollando. En 1835 (kun dato 1833) en Parizo oni eldonis anonime Pieśń Janusza (Kanto de Janusz), kolekton de liaj versaĵoj dediĉitan al heroeco de insurekcianoj. Duone de 1839 li ekloĝis en renovigita laŭ sia plano kastelo en Lesko. Laŭvicajn monatojn li pasigis migrante tra Karpatoj, esplorante akvumadon kaj geologion de la areo kaj notis meteologian observadon. En 1840 translokiĝis al Glinik Mariampolski (hodiaŭ parto de Gorlice). Loĝante tie 6 jarojn, ne neglektante poezion, li okupiĝis pri seriozaj sciencaj laboroj. En la jaroj 1841–1844 vojaĝis esplorante teritoriojn de Orientaj Karpatoj, Pokutio, Volinio, Polesio, Tatroj, Grandpolio, Kujavio kaj Gdanska Pomerio.

Kreado[redakti | redakti fonton]

Unuajn literaturajn provojn Wincenty Pol faris junaĝe. Tio estis romantika poezio kaj prozo, inspirata de la verkoj de Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich Schiller, George Byron, Adam Mickiewicz kaj aliaj.

En 1835 (antaŭdatita al 1833) en Parizo aperis poezia ciklo Kantoj de Januŝ. Ĝi ampleksis 51 versaĵojn, kies verkadon li komencis plej probable ankoraŭ dum la bataloj de 1831 kaj daŭrigis inter elmigrintoj, dediĉitaj al la Novembra ribelo kontraŭ Rusia imperio. La plej popularaj el ili estas: Krakusy (Krakovanoj), Unua datreveno de la 29-a de novembro, Kanto el la tombo. Al kelkaj estis komponita muziko (i.a. Fryderyk Chopin al Kanto el la tombo), dank' al tio ili ekfunkciis en pli vasta percepto kiel naci-patriotaj kantoj aŭ eĉ ribelaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Okaze de la 150-a datreveno de la morto de Wicenty Pol kaj la 50-a datreveno de la agado de Nobela vilaĝdomo de Wincenty Pol okazis la 2-an de decembro 2022 en Katolika Universitato de Lublin festado titolita Wincenty Pol in memoriam, kiun konsistis sankta meso, konferenco Galicio - patrujo kaj mondo de Wincenty Pol kaj poezi-muzika spektaklo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Zygmunt Górka: Wincenty Pol. En: Wybitni geografowie Uniwersytetu Jagiellońskiego (Eminentaj geografoj de Jagelona Universitato). Kraków: Instytut Geografii Uniwersytetu Jagiellońskiego, 1999, serio: Geografia w Uniwersytecie Jagiellońskim 1849–1999. ISBN 83-911124-3-8.
  • Wincenty Pol. En: Polski Słownik Bibliograficzny. Kraków: 1982–1983.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]