Wincenty Witos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wincenty Witos
Persona informo
Wincenty Witos
Naskiĝo 22-an de januaro 1874 (1874-01-22)
en Wierzchosławice
Morto 31-an de oktobro 1945 (1945-10-31) (71-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioDua Pola Respubliko vd
Partio Pola Partio Popola “Piast” • People's Party • Front Morges vd
Profesio
Okupo politikistopublikigistoterkultivisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en LvivoVienoVarsovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wincenty Witos (naskiĝis la 21-an de januaro 1874 en Wierzchosławice (distrikto Tarnów), mortis la 31-an de oktobro 1945 en Krakovo) – pola politikisto, aktivulo de la popola movado, trifoja ĉefministro de la Pola Respubliko.

De 1895 en Pola Popola Partio, en la jaroj 1908–1914 parlamentano al galicia Landa Sejmo, de 1909 ĝis 1931 vilaĝestro de Wierzchosławice. Parlamentano al aŭstria Ŝtata Konsilio (1911–1918), de 1914 en PSL „Piast” (Pola Popola Partio "Piast"; prezidanto de la partio en la jaroj 1918–1931), membro en Supera Nacia Komitato, poste en Nacia Ligo (1917–1918) kaj prezidanto de Pola Likvida Komisiono. De 1919 parlamentano al la pola Sejmo. Trifoje plenumis funkcion de la ĉefministro (1920-1921, 1923-1923, 1926), lia registaro estis forigita rezulte de la maja puĉo. En la jaroj 1929–1930 unu el gvidantoj de Centrolew. En 1930 arestita de la sanigaj regopovoj, enprizonigita en Bresta Fortreso, akuzita en t.n. bresta proceso pri preparo al puĉo, kondamnita al 1,5 jaro de mallibero. Elmigris al Ĉeĥoslovakio. Al Pollando revenis tuj antaŭ eksplodo de la dua mondmilito. Internigita de germanoj rifuzis proponon krei kunlaborisman registaron. Post la milito nomumita al vicprezidanto de Landa Nacia Konsilio (ne eklaboris), en 1945 prezidanto de la nova Pola Popola Partio.

Elektitaj Verkoj de Witos[redakti | redakti fonton]

  • W. Witos, Dzieła Wybrane (Elektitaj Verkoj), vol. I: Moje wspomnienia (Miaj rememoroj), parto I, Eldonejo LSW, Varsovio 1988.
  • W. Witos, Dzieła Wybrane, vol. II: Moje wspomnienia, parto II, LSW, Warszawa 1990.
  • W. Witos, Dzieła Wybrane, vol. III: Moja tułaczka w Czechosłowacji (Mia vagado en Ĉeĥoslovakio), LSW, Warszawa 1995.
  • W. Witos, Dzieła Wybrane, vol. IV: Publicystyka (Publicistiko), LSW, Warszawa 2003.
  • W. Witos, Dzieła Wybrane, vol. V: Przemówienia (Paroladoj), LSW, Warszawa 2007.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]