Windischholzhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de Windischholzhausen en Erfurto
vilaĝa enirejo

Windischholzhausen estas ekde 1994 urbokvartalo de Erfurto, Germanujo. Tra ĝi kondukas sobe de la arbaro Willrodaer Forst ŝoseo en la direkto de Schellroda. Fine de 2016 ĝi havis 1932 enloĝantojn. Ekde julio 2009 urbestris tie la socialdemokrato Axel Hoppe.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ja ekzistas trovitaĵo (hakilo) el la ŝtonepoko; el la frua mezepoko, kiam setlis surloke slavoj, oni malkovris tombejon.

La unua mencio dokumenta estis en la 1286-a jaro kiam la Grafujo de Vieselbach vendis la vilaĝon al la erfurtanoj. Jen kelkaj pli fruaj nomversioj de Windischholzhausen: Holzhusen, Holzhusa, Winzholzen, Winde-Holzen, Windisch-Holzen. Dum la Tridekjara milito iĝis multaj damaĝoj.

En 1724 la vilaĝanoj ekrajtis fari kaj elverŝi bieron. En 1735 la komunumo akiris de vidvino domon kiu iĝis gastejo: restoracia tradicio ĉe Gasthaus zur Linde daŭris ĝis 2013. Ĝis la fino de la 18-a jarcento Windischholzhausen havis ankaŭ vitejojn ĉe Warte kaj Biel.

En 1802 ĝi ekapartenis, kiel la cetero de Erfurto, al Prusio kaj inter 1807 kaj 1813 ĝi partas en la Princlando Erfurto. Post la Viena kongreso ĝi reprusiiĝis kaj en 1816 Windischholzhausen enkorpiĝis je Landdistrikto Erfurto ene de la prusia provinco Saksio.[1]

En la 1.7.1950 ĝi englutis la ĝis tiam memstaran komunumon Niedernissa.

Ŝatata kaj idilieca nova vilaĝa parto estas Märchensiedlung.

Ekonomio kaj institucioj[redakti | redakti fonton]

En la 1980-aj jaroj fabriko de mikroelektronikaĵoj lokiĝis al Windischholzhausen: estiĝis paralele nova loĝeja areo kaj koneksoj al la tramretejo. Post Turniĝo evoluis aliaj novaj loĝadaj kaj metiaj zonoj. Gravegis mempreneble ankaŭ la novkonstruo de la Katolika hospitalo de Erfurto (strato Haarbergstraße) kiu finiĝis en 2003. Ankaŭ la konstituciprotekta oficejo de Turingio alvenis havante la sidejon rekte kontraŭe al la klinikaro (je Haarbergstraße nr. 61). Sudoriente de Windischholzhausen staras granda antenturo (de 1992).

Vilaĝe troviĝas ankaŭ la sociala orfejo Albert-Schweitzer-Kinderdorf kaj la infanĝardeno Kita Liliput.

Societa vivo[redakti | redakti fonton]

Inter 1836 kaj 1930 floris la societa vivo: tiam oni povis aliĝi al Schützenverein (1836; por pafilemuloj), Liedertafel Windischholzhausen(1894; por kantantaj viroj), Landwehr-Kriegerverein (1886; por veteranoj) aŭ al Deutsche Kraft (1921; sportoklubo). En 1988 fondiĝis Dorfclub Windischholzhausen kiu eldonas la organon Windischholzhausener Allgemeiner Anzeigers. En 2004 rekolektiĝis sportemuloj en nova klubo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]