Winnie Madikizela-Mandela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Winnie Madikizela-Mandela
Winnie Mandela 190814.jpg
Persona informo
Naskonomo Mamao Dineo Maledi
Naskiĝo 26-an de septembro 1936 (1936-09-26)
en Bizana, Eastern Cape
Morto 2-an de aprilo 2018 (2018-04-02) (81-jara)
en Johanesburgo
Mortokialo gripo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Sud-Afriko
Alma mater Universitato de Sud-Afriko • Universitato de Witwatersrand
Familio
Edz(in)o Nelson Mandela
Infanoj Zindzi Mandela • Zenani Mandela-Dlamini
Okupo
Okupo politikisto
TTT
Retejo http://www.anc.org.za/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Winnie Madikizela-Mandela (denaske Nomzamo Winifred Zanyiwe Madikizela; 26a de Septembro 1936[1] – 2a de Aprilo 2018),[2] konata ankaŭ kiel Winnie MANDELA, estis sudafrika kontraŭ-apartisma aktivulo kaj politikisto, kaj la dua edzino de Nelson Mandela. Ŝi estis Membro de la Parlamento el 1994 ĝis 2003,[3] kaj el 2009 ĝis sia morto,[4] kaj estis deputita ministro pro arto kaj kulturo el 1994 ĝis 1996. Membro de la Afrika Nacia Kongreso (ANK), ŝi estis en la Nacia Plenumkomitato de la ANK kaj estris ties Virinan Ligon. Madikizela-Mandela estis konata de siaj sekvantoj kiel la "Patrino de la Nacio".[5]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Mpondo familio el Ngunoj[6] en Bizana, Orienta Kablando, kaj kvalifikita sociala laboristo, ŝi edziniĝis al kontraŭ-apartisma aktivulo Nelson Mandela en Johanesburgo en 1958; ili restis geedzoj dum 38 jaroj kaj havis kune du filojn. En 1963, post Mandela estis enprizonigita post la Rivonia Proceso ŝi iĝis lia publika figuro dum la 27 jaroj kiujn li devis resti malliberigita. Dum tiu periodo, ŝi stariĝis kiel figuro de la enlanda kontraŭ-apartisma movado. Ŝi estis arestita en kelaj okazoj, torturita,[7] malpermesita de libera movado, ekziligita al rura urbo, kaj pasigis kelkajn monatojn en soleca devigita retiro.[8]

Meze de la 1980-aj jaroj Madikizela-Mandela plenumis ian "regnon de teroro", kaj estis "en la centro de orgio de violento"[9][10] en Soweto, kio rezultis en kondamno fare de la kontraŭ-apartisma movado en Sudafriko,[11][12][13][9] kaj al grumblo fare de la ANK en la ekzilo.[14][15] Dum tiu periodo, ŝia hejmo estis forbruligita fare de lokanoj de Soweto.[16] La Komisiono por la Vero kaj Reamikigo establita de la registaro de Nelson Mandela por esplori la perfortojn al la homaj rajtoj trovis, ke Madikizela-Mandela estis "politike kaj morale repondeca pri gravaj perfortoj al la homaj rajtoj fifaritaj de la Mandela United Football Club", nome ŝia sekureca korpuso.[5][17] Madikizela-Mandela helpis la pneŭbruligo de supozitaj policinformantoj kaj kunlaborantoj de la apartisma registaro, kaj ŝia sekureca grupo faris kidnapojn, torturojn, kaj murdojn,[18][19][9] plej fifame la mortigon de 14-jarulo Stompie Sepei[5][20][21] pri kies kidnapo ŝi estis kondamnita.[22]

Nelson Mandela estis elprizonigita la 11an de Februaro 1990, kaj la paro separiĝis en 1992; ilia divorco estis finigita en Marto 1996. Ŝi vizitis lin dum lia fina malsano.[23] Kiel veterana foguro de la ANK, ŝi partoprenis en la post-apartisma registaro de la ANK, kvankam ŝi estis elpostenigita inter akuzoj de korupto.[10] En 2003, Madikizela-Mandela estis kondamnita pro ŝtelo kaj fraŭdo, kaj ŝi provizore retiriĝis el la aktiva politiko antaŭ reveni kelkajn jarojn poste.[3][4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Winnie Mandela. nndb.com
  2. "Anti-apartheid campaigner Winnie Mandela dies, aged 81". Sky News. 2a de Aprilo 2018.
  3. 3,0 3,1 Butcher, Tim, "Winnie Mandela given five-year jail sentence", 25a de Aprilo 2003.
  4. 4,0 4,1 Jacob Zuma set for presidency (7a de Majo 2009).
  5. 5,0 5,1 5,2 "From 'Mother of the Nation' to 'mugger': The turbulent life of South Africa's Winnie Mandela", 2a de Aprilo 2018.
  6. Winnie was born Mpondo princess from an important Eastern Cape family.
  7. "Winnie Madikizela-Mandela obituary", The Guardian, 2a de Aprilo 2018.
  8. "Opinion – The conscience of a nation that has forgotten apartheid". The Mercury.
  9. 9,0 9,1 9,2 "Has truth become a casualty of Winnie's rejection of accountability?" Business Day. Arkivita el la originalo la 13an de Aprilo 2018.
  10. 10,0 10,1 Pillay, Verashni, "Five times Winnie Mandela has let us down".
  11. Kraft, Scott (17a de Februaro 1989). "S. Africa Black Group Disowns Winnie Mandela". Articles.latimes.com.
  12. Isolating Madikizela-Mandela was not my decision alone' says Mufamadi. Times Live.
  13. . Statement by Mass Democratic Movement on Winnie Mandela. South African History Online (22a de Februaro 2016). Arkivita el la originalo je 8a de Aprilo 2018. Alirita 14a de Aprilo 2018.
  14. Times, John D. Battersby and Special To the New York. "Winnie Mandela Agrees to Shed Guards". New York Times.
  15. What ANC said about Winnie, MUFC and Stompie at the time.
  16. Winnie Madikizela-Mandela and the ghosts of crimes past.
  17. Truth and Reconciliation Commission of South Africa Report, Volume Two, Chapter 6 (pp. 543–82): Special Investigation: Mandela United Football Club (29a de Oktobro 1998). Alirita 10a de Julio 2010. Arkivigite je 2009-11-04 per la retarkivo Wayback Machine
  18. . The moral problem of Winnie Mandela.
  19. Bodies exhumed in ANC 'murder' case linked to Winnie Mandela (12a de Marto 2013).
  20. . Bodies probably won't bury Winnie.
  21. Malone, Andrew, "Rough justice for Winnie's victims", The Guardian, 27a de Aprilo 2003.
  22. Cropley, Ed. "Winnie Mandela, tarnished 'Mother' of post-apartheid South Africa". Reuters.
  23. Smith, David. "Nelson and Winnie Mandela's marriage ended, but the bond was never broken", The Guardian, 6a de Decembro 2013.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blackwell, Geoff; Hobday, Ruth. 200 Women. San Francisco: Chronicle Books. pp. 150–53. ISBN 978-1452166582. OCLC 1007173093.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]