Winx Club

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Winx Club
animacia televida serio
Ankaŭ konata kiel Klubo Vinks
Originala titolo Winx Club
Originala lingvo itala lingvo, angla lingvo
Origina lando Italio Italio
Ĝenro magio, aventuro, fantasto
Kreita de Iginio Straffi
Reĝisoro Iginio Straffi
Voĉoj de Letizia Ciampa
Perla Liberatori
Ilaria Latini
Gemma Donati
Domitilla D'Amico
Laura Lenghi
Debora Magnaghi
Muziko de Angelo Poggi • Giovanni Cera • Fabrizio Castania • Peter Zizzo
Amplekso
Sezonoj 8
Epizodoj 208
Elsendo
Origina televidreto Italio RAI Due
Bilda formato NTSC (4:3)
HDTV 1080i (16:9)
Elsendita la 28-an de Januaro 2004 – 17 sep. 2019
Statuso Aktiva
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Winx Club (esperante Klubo Vinks) estas itala animacia televida serio, produktita de Rainbow S.r.l. kaj Nickelodeon, kreita kaj reĝisorita de Iginio Straffi ekde 2004.[1][2][3] La sukceso de la serio rezultigis internacian franĉizon de ludiloj, libroj, vestaĵoj, videoludoj, DVD-oj, longdaŭraj filmoj kaj Netflix-an adaptaĵon kun realaj aktoroj.

Winx estas la nomo de klubo formita el junaj inaj adoleskantoj, kiuj estas feoj. La rakonto (krom la kvara sezono, kiu okazas en planedo Tero) disvolviĝas en la magia mondo Magix, loĝata de feoj, sorĉistinoj, monstroj kaj homoj, kaj montras la klasikan lukton inter bono kaj malbono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La serio estis lanĉita en la origina lando la 28-an de januaro 2004, en la kanalo Rai Due, kaj elstaras pro la fakto, ke ĝi estis la unua itala animaciita serio vendita al Usono. En malmulte da tempo la serio estis elsendita tutmonde, akirante grandan sukceson inter la juna publiko, specife knabinoj inter 7 kaj 12 jaroj, ĝia celpubliko.[4] La sukceso pligrandiĝis kaj dum la jaroj, Winx Club gajnis ĉiuspecajn ŝatantojn.

Oni komencis produkti la unuan epizodon de la serio en la jaro 1999, sub la nomo "Magic Bloom". Unue, Iginio Straffi dezajnis la intrigon de la programo por ke ĝi daŭru nur tri sezonojn (entute 78 epizodoj).[5] Li elektis daŭrigi la rakonton en 2009, per kvara sezono. Tiutempe, la populareco de Winx Club allogis la usonan kompanion Viacom, posedanto de Nickelodeon. Viacom aĉetis 30 elcentojn de la animacistudio Rainbow SpA, kaj Nickelodeon iĝis kun-produktanto de la serio.[6][7]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Bloom, adoleska knabino, loĝas en Tero kun siaj gepatroj, en urbo Gardenia. Unutage, ŝi iris al parko kun sia nova biciklo (donacita okaze de sia 16-a naskiĝtago) kaj tie ŝi spektas batalon inter trolo kaj Stella, princino de la reĝlando Solaria kaj feo de la Suno. Bloom etendis la manon kaj el ĝi eliris energio, kiu permesis al Stella venki la monstrojn. Stella sciigas Bloom-on, ke ili ambaŭ estas feoj, kaj Bloom devus akompani ŝin al Alfea, akademio por feoj.

Tie, Bloom ekkonas Flora-n, feo de naturo, Musa-n, feo de muziko kaj Tecna-n, feo de teĥnologio. Ili kvinope devos lukti kontraŭ malbono, figurita de la Trix, tri sorĉistinoj. En la dua sezono aliĝas al Winx alia feo, Aisha, princino de la reĝlando Andros.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]