Wisper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wisper
Wisper en la urbeto Lorch
rivero
Bazaj informoj
Situo Taunus, Heslando Germanujo
Longeco 29,715 km
Fluo
Fonto en Heidenrod, 250 m oriente de la vilaĝo Mappershain
- Alteco super marnivelo 483 m
- Koordinatoj 50° 10′ 15″ N, 8° 0′ 12″ O (mapo)50.1708333333338.0033333333333
Enfluejo en la Rejnon en la urbokerno de Lorch
- Alteco 72,7 m
- Koordinatoj 50° 2′ 34″ N, 7° 48′ 4″ O (mapo)50.0427777777787.8011111111111
Altecodiferenco 410,3 m
Geografio
Trairataj urbetoj Lorch
Trairataj komunumoj Mappershain, Wisper, Geroldstein
Alfluantoj
- Dekstraj Herzbach, Werkerbach, Tiefenbach
- Maldekstraj Fischbach, Gladbach, Ernstbach
Map
Wisper
vdr
valo de la Wisper (2010)
lago de la Wisper (2012)
valo de la Wisper apud Lorch (2001)

La rojo Wisper estas 29,715 km longa, dekstra flankrivero de la Rejno en la regiono Wispertaunus en Heslando, Gemanujo.

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

La fonto de la Wisper situas okcidente de la mezmontaro Taunus sur la teritorio de Heidenrod, ĉ. 250 m oriente de Mappershain. La Wisper fluas sudokcidenten tra trankvila, kaj pitoreska arbara valo. En la valo nur loĝas tre malmultaj homoj. La sola vilaĝo estas Geroldstein.

De la kunfluejo kun la rojo Fischbach ĝis la Rejno la Wisper estas akompanata de strato. La valo de la Wisper estas relative profunde.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La plej granda valo de la Wisper apartenas al la regiono Wispertaunus, kiu estas parto de la okcidenta Hintertaunus. La Wispertaunus estas arbara pejzaĝo kun profundaj valoj, nur sur la montodorsoj troviĝas vilaĝojn. De okcidento al oriento tio estas: Ransel, Wollmerschied, Espenschied, Dickschied, Hilgenroth, Nauroth, Springen kaj Wisper. En flanka valo troviĝas la vilaĝo Presberg, urboparto de Rüdesheim ĉe Rejno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La valo de la Wisper estis la norda limregiono de la Rejngovio. Por defendi la limon en la mezepoko estis konstruitaj pluraj burgoj, ekzemple la Burgo Rheinberg de la Rejngoviaj grafoj, la burgo Schwarzenberg apud Geroldstein, la Lauksburg apud la muelejo Laukenmühle, la Kammerburg kaj la Sauerburg.

De 1919 ĝis la ruhr-okupado en la jaro 1923 la mallarĝa strio en la nordo de la valo de la Wisper de Lorch trans Ransel, Wollmerschied, Welterod, Strüth, Zorn kaj Egenroth al Laufenselden apartenis al la liberŝtato Botelkolo, eta teritorio, kiu ne estis okupita de la aliancanoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

gastejo „zur Kammerburg“, malsupre de la samnoma burga ruino (2008)

Jenaj burgaj ruino troviĝas en la valo de la Wisper ( de la fonto al la enbuŝiĝo):

kafejo „ Alte Villa“ en la valo de la Wisper malsupre de la burga ruino Rheinberg (2013)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]