Witold Kieżun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Witold Kieżun
Persona informo
Witold Kieżun
Naskiĝo 6-an de februaro 1922 (1922-02-06)
en Vilno
Morto 12-an de junio 2021 (2021-06-12) (99-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato • Varsovia Lernejo de Ekonomiko • Liceo reĝido-Józef-Poniatowski vd
Partio Partio Demokratia vd
Profesio
Okupo ekonomikisto vd
Laborkampo ekonomiko vd
Verkado
Verkoj Q86057021 vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Witold Jerzy Kieżun (naskiĝis la 6-an de februaro 1922 en Vilno, mortis la 12-an de junio 2021) estis pola ekonomikisto, profesoro de ekonomiko, teoriisto pri gvidado, reprezentanto de la pola prakseologia skolo, kadre de kiu disvolvas teorion de organizado kaj gvidado, disĉiplo de Tadeusz Kotarbiński kaj Jan Zieleniewski, soldato de Pola Enlanda Armeo, subleŭtenanto dum la dua mondmilito, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, enprizonigito de sovetaj gulagoj. Scienca laboranto de la Akademio de Leon Koźmiński en Varsovio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Witold kaj Leokadia Bokun. En 1931 translokiĝis kun la patrino al Varsovio. En 1939 akiris abituron. Post eksplodo de la dua mondmilito, dum la germana okupado laboris kiel vitro-laboranto kaj kontrabandis subteran gazetaron. De 1939 partoprenis konspiran agadon. Samtempe lernis kaj en 1942 finis studojn en Lernejo pri Konstruado de Maŝinoj kaj Elektrotekniko akirante diplomon de teknikisto – inĝeniero pri maŝinkonstruo. Samjare ekstudis en Jura Fakultato de la sekreta Varsovia Universitato. Servis en Pola Enlanda Armeo. De 1944 lia loĝejo estis deponejo de armiloj. De aŭgusto 1944 batalis en la ribelo de Varsovio kiel kaporalo substandardisto kun pseŭdonomo "Wypad". Servis en taĉmento por specialaj taskoj. Interalie partoprenis en operaco de la konkero de Ĉefa Poŝtoficejo kaj de Polica Komandejo. Memstare prenis al mallibero 14 germanajn militkaptitojn (gajninte 14 karabenojn kun 2000 kugloj de municio). Aŭguste 1944 distingita per la Batal-Kruco. La 23-an de septembro 1944 estis persone distingita dum la bataloj de generalo Tadeusz Komorowski per la Milita Ordeno Virtuti Militari, kaj oktobre 1944 avancita ĝis grado de leŭtenanto.

Post la ribelo fuĝis de la germana transporto veturanta soldatojn-ribelantojn al militkaptitejoj. Alvenis al Krakovo, kie kontaktiĝis kun la tiea Enlanda Armeo. Marte 1945 pro perfido estis arestita de soveta NKVD. Dum enketado malkaŝis neniun nomon, nek konfirmis sian subteran agadon (konforme kun la malpermeso malkaŝiĝi, eldonita de generalo Leopold Okulicki). La 23-an de majo 1945 estis transportita tra Siberio al la soveta gulago en Krasnovodsk en Turkmena Soveta Socialisma Respubliko (nun Turkmenio), rande de la dezerto Karakumo. Tie spertis ekstreman formon de elĉerpiĝo. Malsana je pneŭmonito trafis al la tendara "malsanulejo", kie dum 4-monata restado trapasis plue 5 malsanojn: tifoida febro, skabio, beribero - la ekstreman formon de avitaminozo.

Al Pollando revenis pro amnestio en 1946. Ankoraŭ estis enprizonigita.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2013, Magdulka i cały świat. Rozmowa biograficzna z Witoldem Kieżunem przeprowadzona przez Roberta Jarockiego (Magdulka kaj la tuta mondo. Biografia interparolo kun Witold Kieżun farita de Robert Jarocki)
  • 2012, Drogi i bezdroża polskich przemian (Vojoj kaj sakvojoj de polaj ŝanĝiĝoj)
  • 2012, Patologia transformacji (Patologio de transormo)
  • 2003, O odbudowę kapitału społecznego (Pri rekonstruo de socia kapitalo)
  • 1997, Sprawne zarządzanie organizacją (Lerta administrado de organizaĵo)
  • 1994, Successful, though short lived sociotechnics
  • 1992, Management Efficient
  • 1991, Management in Socialist Countries
  • 1990, Manuel sur l’analyse des travaŭ administratifs
  • 1990, Problematique generale de la reforme administrative dans le monde
  • 1984, Organisation et Gestion
  • 1978, Ewolucja systemów zarządzania (Evoluo de la sistemoj de administrado)
  • 1978, Elementy socjalistycznej nauki o organizacji i zarządzaniu (Elementoj de socialisma scienco pri organizado kaj administradoscienco)
  • 1977, Podstawy organizacji i zarządzania (Fundamentoj de organizado kaj administrado)
  • 1977, Autonomization of Organizational Units. From Pathology of Organization
  • 1974, Organizace prace reditele
  • 1971, Organizacja pracy własnej dyrektora (Organizo de la propra laboro de direktoro)
  • 1971, Autonomizacja jednostek organizacyjnych. Z patologii zarządzania (Autonomigo de organizaj unuoj. Pri patologio de administradoscienco)
  • 1968, Dyrektor. Z problematyki zarządzania instytucją (Direktoro. El problemaro pri administrado de institucio)
  • 1965, Organizacja bankowości w Polsce Ludowej (Organizado de bankeco en Popola Pollando)
  • 1964, Bank a przedsiębiorstwo (Banko kaj entrepreno)
  • Okruchy wspomnień AK (eroj de rememoroj pri Pola Enlanda Armeo)
  • 2008, Niezapomniane twarze (Neforgeseblaj vizaĝoj)
  • Dobre państwo (Bona ŝtato)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]