Wizernes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wizernes (stacidomo).
Wizernes
komunumo en Francio
Administrado
INSEE kodo 62902 [+]
Poŝtkodo 62570
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 323  (2021) [+]
Loĝdenso 539 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 43′ N, 2° 14′ O (mapo)50.7111111111112.2291666666667Koordinatoj: 50° 43′ N, 2° 14′ O (mapo) [+]
Areo 6,16 km² ( 616 ha) [+]
Wizernes (Pas-de-Calais)
Wizernes (Pas-de-Calais)
DEC
Wizernes
Wizernes
Situo de Wizernes
Wizernes (Francio)
Wizernes (Francio)
DEC
Wizernes
Wizernes
Situo de Wizernes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wizernes [+]
vdr

Wizernes estas franca komunumo en la departemento Pas-de-Calais, en la regiono Hauts-de-France, plej norda Francio. Wizernes estas ĝemelita kun la urbo Ensdorf (Sarlando) en Germanio.

Dum la 19a jarcento la loĝantaro pliiĝis el malpli ol milo al du mil fine de la jarcento. Dum la unua duono de la 20a jarcento la loĝantaro stabiliĝis, sed dum la dua duono ĝi plialtiĝis ĝis pli ol tri mil personoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la stacidomo, memorcentro en bunkro Coupole d'Helfaut, preĝejo kaj monumento al la mortintoj de la militoj de 1914-1918, 1939-1945, Hindoĉinio kaj Nordafriko.

En ekonomio gravas du paperfabrikoj el la 19a jarcento.


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]