Wladimir Ledóchowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wladimir Ledóchowski
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1866 (1866-10-07)
en Loosdorf
Morto 13-an de decembro 1942 (1942-12-13) (76-jaraĝa)
en Romo,  Reĝlando Italio
Tombo Campo Verano
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato • Theresianum
Familio
Patro Antoni August Ledóchowski
Patrino Józefa Ledóchowska
Frat(in)oj Maria Teresia Ledóchowska • Urszula Ledóchowska • Ignacy Ledóchowski
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Wladimir (aŭ Włodzimierz) Ledóchowski, SJ estis pola katolika monaĥo kaj pastro. Ekde 1915 kaj 1942 li estis la supera gvidanto, nomata generalo, de la Societo de Jesuo (latine Societas Jesu, SJ), katolika ordeno kaj societo de apostola vivo.

Unu lia asistanto filologa estis Rudolfo van Oppenraay.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ledóchowski frekventis la mezlernejon la Theresianum-gimnazion en Vieno inter 1877 kaj 1884 kaj estis varleto ĉe la imperiestra kortego. Post diplomiĝo kiel la plej bona en lia klaso (por kio li honoritis per la premio Kaiserpreis), li studis jursciencojn en Vieno en 1884/85, sed poste membrigis la seminarion de la Diocezo de Tarnów. De 1887 ĝis 1889 li studis filozofion kaj teologion ĉe la Pontifika Gregoria Universitato en Romo. En 1889 li eniris la novicadon en Stara Wieś apud Brzozów. Post pastra ordinacio en 1894 kaj enordena trejniĝo li fariĝis membro de la redakcio de la revuo "Przeglad Powszechny" (1898). Poste li iĝis superulo de la verkista loĝejo de Sankta Barbara en Krakovo kaj en 1900 rektoro de la jezuita kolegio; samloke en 1901 vica provincestro kaj en 1902 provincestro. La 25-a Ĝenerala kongregacio de lia ordeno en 1906 elektis Franz Xaver Wernz ordenprioron nomumante Ledóchowski ties astistanton por la provincoj belga, nederlanda, germana, aŭstra, hungara kaj galicia. Kiam Wernz mortis en 1914, Ledóchowski iĝis lia posteulo komence de 1915 ĉe la 26-a Ĝenerala kongregacio. Post kiam Italio ekpartoprenis la militon, Ledóchowski translokigis la ĝeneralan kurion al Zizers kie estis posedaĵoj de liaj parencoj.

Post la fino de la Unua mondmilito li loĝis je Germanicum-kolegio en Romo ĝis 1927 kiam bela nova konstruaĵo estis starigita sur Borgo S. Spirito por la administra centro de la ordeno. Ĉe la 27-a Ĝenerala kongregacio (1923) Ledóchowski adaptis la leĝon de la ordeno al la nova kanona juro (CIC) kiu ekvalidis en 1918, kaj li estis persone tre engaĝonta al ĝi. Alia eksterordinara 28-a Ĝenerala kongregacio (1938) zorgis pri la renovigo de la studregularo (ratio studiorum) en adapto al la novaj papaj gvidlinioj (laŭ la konstitucio "Deus scientiarum dominus" 1931). En la sama tempo, la maljuniĝanta generalo estis nomumita vikario kiun li povis nomumi sin: P. Maurice Schurmans de Belgio.

Atingoj[redakti | redakti fonton]

La mandato de Ledóchowski estas karakterizita per pliigita centralizo de la administrado kaj signifa pliiĝo de la nombro da membroj de la Ordeno de 17.000 ĝis 27.000 kaj la plivastigo de la misioj, kie en 1915 laboris 971, sed en 1942 jam 3.785 dungitoj. Ledóchowski loĝis preskaŭ senĉese en Romo kaj, danke al la ampleksaj informoj, kiuj atingis lin, lia bonega memoro, lia granda organiza talento, lia ekvilibra juĝo kaj lia enorma energio kaj laborefikeco (kun delikata fizika konstitucio), gvidis la ordenon kun granda sukceso. Utilis krome lia bonega rilato kun la papoj, precipe kun Pio la 11-a. En Romo li ligis la Biblian instituton kaj Collegium Orientale al la ordena Gregoriana-altlernejo, establis novajn fakultatoj por kanona juro, eklezia historio kaj misiologio tie, fondis Collegium Russicum kaj komisiis kelkajn jezuitojn preti por servi en diservoj por la orientala rito. Per multaj cirkuleroj li provis doni novan impulson al la scienca, disciplina kaj religia vivoj de sia ordeno. Ledóchowski speciale zorgis pri la kultivado de la spiritaj ekzercoj, la apostolado de preĝo kaj la mariaj kongregacioj. Malgraŭ la malfacilaj tempoj (du mondmilitoj, persekutado de la ordeno en Meksiko, Hispanio, Germanio, Rusio kaj aliloke), Ledóchowski subtenis la evoluon de la diverskampe - gazetare, lerneje kaj universitate, sociengaĝiĝe, misiade, science ktp. Klopodoj por akiri kanonigon por membroj de la ordo, kiel ekzemple Petrus Canisius (1925) kaj Roberto Bellarmino (1930), kiuj ambaŭ estis deklaritaj doktoroj de la Eklezio, ankaŭ gravis por li.

Ledóchowski kombinis bonan homan kulturon kun profunda religio L. kombinis bonan homan kulturon kun profunda religieco kaj povis evoluigi aŭtoritaton kiu dinamike formis la tutan ordon danke al sia feliĉe influplena personeco.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Hans Wolter, "Ledóchowski, Wladimir Graf" ĉe: Neue Deutsche Biographie 14 (1985), p. 46-47 (tie ĉi interrete)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hartmut Lohmann: Wladimir Ledóchowski. In: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 4, Bautz, Herzberg 1992, ISBN 3-88309-038-7, kol. 1341–1343
  • Biografio ĉe ÖBL