Wołów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wołów
germane: Wohlau

Flago

Blazono

Flago Blazono
urbo
Genitivo de la nomo Wołowa
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Wołowski
Komunumo Komunumo Wołów
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1285
Loĝantaro 12275 (en 2021)
Loĝdenso 662 loĝ./km²
Poŝtkodo 56-100
Telefona antaŭkodo 71
Aŭtokodo DWL
TERYT 5020222034
Estro Witold Krochmal
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Rynek-Ratusz
Poŝtkodo de estraro 56-100
Telefono de estraro 71 389-24-29
Fakso de estraro 71 389-30-70
Poŝto de estraro sekretariat@wolow.pl
Ĝemelaj urboj Canteleu (Francio) Buchholz in der Nordheide (Germanio)
Komunuma retejo http://www.wolow.pl
vdr
Urbodomo en Wołów
Nomo Wolow inter la aliaj nomoj de la urboj en Silezio en imposta informo de la Reĝlando Prusio el 1750 tadukita alen la pola

Wołów (legu: Voŭuf) (latine Wolavia, germane Wohlau, ĉeĥe Volov) estas urbo en la nuna sud-okcidenta Pollando, en la samnoma distrikto Wołów de Malsupra Silezio, geografie en Altaĵo de Trzebnica en Malsupra Silezio. La urbo estas sidejo de la urb-kampara komunumo Wołów. Fine de 2021 en la urbo vivis 12 275 loĝantoj sur areo de 18,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 662 loĝantoj/km².

En la pejzaĝo estas kampoj, herbejoj kaj arbaroj. Nord-okcidente de la urbo etendiĝas la Pejzaĝa Parko de la Valo Jezierzyca (legu: Jezjeĵica) (7953 hektaroj), kun enfluanta rivero Juszka (legu: Juŝka) kiu dividas la urbon Wołów de Krzywy Wołów. Kadre de la Pejzaĝa Parko estas Natur-rezervejo "Uroczysko Wrzosy" / Rav-Erikejo (576 ha).

La 31-an de marto 2011 en la urbo estis 12 597 loĝantoj.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La nomo devenas de vorto "Wół" / (okso = eksvirbovo) - kiuj estis bredataj en la apudaj vastaj paŝtejoj – „miejsce z wołami” / Loko ligita kun eksvirbovoj .[1]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Senata Esperanto-Ekspozicio unue estis prezentita oktobre 2012 en la Pola Senato kaj poste montriĝis en Wołów ([2]) kaj aliaj urboj, inkluzive de Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia kaj Pelplin. La ekspozicio estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de la mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi.

La unua etapo de la turneo en la Malsupra Silezio estis la urbo Wołów. La 24-an de aprilo 2013 je la 11:00 en Distrikta Centro de Edukado en Wołów okazis solena inaŭguro de la ekspozicio. La inaŭguron malfermis la starosto de Wołów sinjoro Marek Gajos. Poste direktorino de la Distrikta Centro de Edukado sinjorino Katarzyna Adaśko (legu: Katerina Adaŝko) prezentis alvenintajn esperantistojn salutante la publikon Esperante: Bonan tagon. Margareta Komarnicka prezentis mallonge historion kaj ideon de Esperanto kaj ekeston de la Esperanto-ekspozicio kaj sekve Helena Biskup prezentis la monologon „Doktoro Esperanto” de Mario Migliucci (legu: Miljuĉi).

Por juna publiko t.e. lernantoj de Grupo de Sociaj Lernejoj, kiu ĉeestis la inaŭguron tio estis “viva” leciono de historio de Esperanto. Ili estis surprizitaj kaj interesitaj per vigla kaj brila transdonado de informoj kaj esprimis tion dankante kaj gratulante al organizantoj. La prezento de la historio de Esperanto tiel tre plaĉis, ke oni petis prepari “solenan fermon”, kiu okazis la 9-an de majo je la 13:00.

La 11-an de majo 2013 je la 18:00 okazos solena vernisaĝo de la ekspozicio en Vroclavo.

Mastrumado[redakti | redakti fonton]

Plimulto de la loĝantoj laboras en Brzeg Dolny en kemia entrepreno PCC Rokita, en ZK Wołów kaj en pli malgrandaj entreprenoj pri produktado kaj servoj.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Personoj ligitaj kun Wołów[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. LEGENDY ZIEMI WOŁOWSKIEJ "O ZAŁOŻENIU WOŁOWA"
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-11. Alirita 2016-01-12.
  3. Partnerstwo Miast. Urząd Miasta i Gminy w Wołowie. Arkivita el la originalo je 2011-07-27. Alirita 2011-07-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]