Wojciech Cejrowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wojciech Cejrowski
Persona informo
Wojciech Cejrowski
Naskiĝo 27-an de junio 1964 (1964-06-27) (59-jaraĝa)
en Elbląg
Religio katolika ekleziokatolikismo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Santa Clara • Teatra Akademio Aleksander Zelwerowicz en Varsovio • Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a”Universitato de Varsovio vd
Familio
Edz(in)o Beata Pawlikowska • Joanna Najfeld vd
Profesio
Okupo esploristo • verkistofotisto • publikigisto • ĵurnalistosociologo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wojciech Daniel CEJROWSKI (naskiĝis la 27-an de junio 1964 en Elbląg) estas pola ĵurnalisto, satiristo, vojaĝisto, aŭtoro de libroj kaj gazetaraj publikaĵoj, katolika publicisto, membro de The Explorers Club, sociologo. Nun ligita kun interreta radio Wnet, kies kunkreinto kaj ideodonanto li estis.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Li finis la 17-an Ĝeneralklerigan Liceon je la nomo de Andrzej Frycz Modrzewski en Varsovio. Poste studis aktoradon en la Ŝtata Teatra Supera Lernejo en Varsovio, historion de arto en la Katolika Universitato en Lublin, sociologion kaj arkeologion en la Varsovia Universitato, kiujn ne finis. En 2010 li komencis korespondajn studojn pri sociologio en la Katolika Universitato. Junie 2010 li bakalaŭriĝis pri sociologio komencante magistran studadon, kiun li finis en 2011.

Li scipovas la polan, hispanan (la latin-amerikan varianton) kaj la anglan (la amerikan varianton) lingvojn. Li komprenas la rusan kaj portugalan (la brazilan varianton).

Li estas eksedzo de la pola vojaĝistino Beata Pawlikowska.

Publicista agado[redakti | redakti fonton]

Kiel felietonisto kaj raportisto li skribas pri socipolitikaj temoj interalie por semajna gazeto Gazeta Polska aŭ kvaronjara revuo Fronda kaj vojaĝajn raportojn por Rzeczpospolita aŭ pola eldono de National Geographic.

Televido kaj radio[redakti | redakti fonton]

Kune kun Pola Televido ĝis nun eldonis 16 diskojn kun la filmoj Boso przez świat (Nudpiede tra la mondo). Kunlaboras kun Radio Wnet.

Vojaĝa agado[redakti | redakti fonton]

Wojciech Cejrowski ĝis nun vojaĝis tra preskaŭ 60 landoj sur 6 kontinentoj. Plejofte li veturas al Amazona arbaro dokumentante la vivon de ties indianoj kaj mestizoj. Li partoprenis interalie perpiedan trairon de marĉa praarbaro lime de Kolumbio kaj Panamo (1996) kaj traveturis intineron Camel Trophy en Gujano 1996.

Ekspedicioj:

Organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Wojciech Cejrowski apartenas al jenaj organizaĵoj:

  • Reĝa Geografia Societo en Londono – la tria polo kun reala membreco
  • The Explorers Club - La Klubo de Esploristoj en Usono
  • Country Music Association (Usono)
  • Australian Country Music Association
  • Societo de Kontreo (Pollando) – ekde 2000 li estas ties ĝenerala sekretario
  • South American Explorers Club

Konvinkoj[redakti | redakti fonton]

Wojciech Cejrowski estas dekstrulo, li malferme parolas kontraŭ gejaj movadoj kaj Geja Fiero, li prezentas konservativan vidpunkton ankaŭ rilate al la emancipiĝo de aliaj grupoj, ekzemple virinoj. Li protestas kontraŭ abortigo, eŭtanazio kaj uzado de kontraŭkoncipiloj, kion argumentas per romkatolika doktrino.

Cejrowski estas kontraŭulo de la Eŭropa Unio en ties nuna formo. Li kontraŭstaris la Traktaton de Lisbono. Li sin deklaras kiel konservisma kristano kaj kontraŭulo de politika ĝusteco.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • B. Królikowska B., D. Rott, Strategie autoprezentacyjne w reportażach podróżniczych Wojciecha Cejrowskiego (Strategiaj memprezentaĵoj en vojaĝraportoj de Wojciech Cejrowski), Oficyna Wydawnicza Humanitas, Sosnowiec 2010.
  • G. Brzozowicz, Cejrowski. Biografia (Cejrowski. Biografio), Zysk i S-ka, Poznań 2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]