Wojciech Ziembiński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wojciech Ziembiński
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1925 (1925-03-22)
en Gniew
Morto 13-an de januaro 2001 (2001-01-13) (75-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Partio Movado por Rekonstruado de Pollando vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wojciech Ziembiński (naskiĝis la 22-an de marto 1925 en Gniew, mortis la 13-an de januaro 2001 en Varsovio) – pola socia kaj katolika aganto, partoprenanto de politika opozicio en la periodo de Pola Popola Respubliko. Iniciatinto de la Monumento al Mortfalintoj kaj Murditaj Apud-Oriente.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dua mondmilito kaj elmigrado[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito Wojciech Ziembiński partoprenis konspire en subteraj organizaĵoj "Pobudka" (Veksignalo) kaj "Walka" (Batalo). En 1942 provis trairi al pola armeo en Okcidento, sed estis haltigita de germanoj kaj malliberigita en laborkoncentrejo en Karlsruhe. En 1945 trairis al Britio, kie servis en Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento. Li revenis al Pollando en 1947.

La jaroj 1947-1976[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1948-1951 studis juron en Toruń kaj en Varsovia Universitato kaj ĝis 1968 laboris ĉefe en eldonejoj. En 1956 komencis agadon en Klubo de Katolika Intelektularo kaj Klubo de Kurba Rondo. Estis provizore arestita por kvar monatoj - sen juĝa proceso. En 1971 kondamnita al unu jaro de mallibero kun kondiĉa suspendo pro lekcio por skoltoj, dediĉita al orientaj landlimoj de la Dua Pola Respubliko. Dum laŭvicaj jaroj iniciatis celebradon de sendependecaj datrevenoj kaj de patriotaj diservoj. En 1975 subskribis leteron de 59, la proteston kontraŭ ŝanĝoj en la konstitucio de Pola Popola Respubliko, enkondukantaj enskribon pri la eterna alianco kun Sovetunio.

La jaroj 1976-1989[redakti | redakti fonton]

Li apartenis al iniciatintoj de la letero de 14, kies aŭtoroj kontraŭstaris al reprezalioj de la partoprenantoj de eventoj el junio 1976. Samjare septembre Wojciech Ziembiński ektroviĝis inter fondintoj de la Komitato por Defendo de Laboristoj. Marte 1977 iĝis unu el iniciatintoj de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj.

Pro organizo de la 11-a de novembro 1979 de la Festo de Sendependeco estis kondamnita al 3 monatoj de mallibero. De 1980 aktivis en Defend-Komitato de Politikaj Malliberuloj. Post enkonduko de la milita stato en Pollando restis kaŝita (serĉata per kapt-ordona letero). Aprile 1982 arestita kaj liberigita post 7 monatoj. En 1989 estis unu el kunfondintoj de Sendependa Historia Komitato pri Esploro de Katina Krimo.

Akitveco post 1989[redakti | redakti fonton]

Kontraŭulo de interkonsento de la Ronda Tablo, sed simpatianto de la registaro de Jan Olszewski. En 1991 sen sukceso strebis al mandato de senatano. En la jaroj 1995–1997 apartenis al Movado de Rekonstruo de Pollando. Li aktive agis por memorigi viktimojn de sovetaj kaj komunistaj krimoj, estis ĉefa iniciatinto de la konstruo de la Monumento al Mortfalintoj kaj Murditaj Apud-Oriente (malkovrita la 17-an de septembro 1995). Li ankaŭ aktivis en pluraj sociaj organizaĵoj kaj sciencaj institucioj kiel Instituto al Józef Piłsudski kaj Komitato Pollando-Ĉeĉenio.

Aparte atentis pri senmensogigo de propaganda vizio de la pola historio. Nomata "homo de la sendependeco".

Wojciech Ziembiński estis entombigita en la Tombejo Powązki en Varsovio.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

  • Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta – 1983, atribuita de la pola ekzila registaro
  • En 1997 li ricevis Premion Jerzy Łojek pro la tuto de la atingoj, kreita de Bożena Mamontowicz-Łojek.
  • Granda Kruco de la Ordeno Polonia Restituta - 2006, postmorte
  • En 2006 Pola Televido dediĉis al li filmon titolitan Był taki ktoś (Iu tia estis).

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li postulis redonon al Pollando de Kaliningrada provinco, rekompence pro senĉesaj sovetaj militkrimoj kontraŭ poloj ekde la 17-a de septembro 1939 kaj komunistaj krimoj dum la dua soveta okupado de Pollando ĝis 1989.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]