Woleu-Ntem
Woleu-Ntem | ||
---|---|---|
![]() Blazono | ||
provinco de Gabono [+] | ||
Lando | Gabono | |
Ĉefurbo | Oyem | |
- koordinatoj | 1° N, 12° O (mapo)1.290430555555611.8355Koordinatoj: 1° N, 12° O (mapo) | |
Akvokolektejo | 38 465 km² (3 846 500 ha) [+] | |
Areo | 38 465 km² (3 846 500 ha) [+] | |
Loĝantaro | 154986 (2013) | |
Denseco | 4,03 loĝ./km² [+] [+] | |
ISO 3166-2 | GA-3 | |
![]() |
||
Woleu-Ntem | ||
![]() |
||
La provinco Woleu-Ntem estas unu el la naŭ provincoj de Gabono, la pleja nordo de la nuna lando. Laŭ la stato de 2013 en la provinco vivis 154 986 loĝantoj sur areo de 38 465 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Ekvatora Gvineo norde respektive okcidente, Kameruno (ties regiono suda Kameruno) norde, la Respubliko Kongo (departemento Sangha) oriente kaj enlande kun kaj enlande kun la provincoj Ogooué-Ivindo, Moyen-Ogooué kaj Estuaro. Provinca ĉefurbo estas la urbo Oyem.
Historio
[redakti | redakti fonton]De 1889 la plejparto de nuna Gabono estis parto de Franca Kongo, nur la provinco Woleu-Ntem kun la norda parto de a provinco Ogooué-Ivindo ĝis 1918 apartenis al Germana Kameruno kaj nur tiam doniĝis al koloniado de Francio. Sendependecon de Francio la lando kaj do ankaŭ la provinco Woleu-Ntem ricevis en 1960. Krom la franca lingvo, kies uzon ekde la 1890-aj jaroj tre antaŭenpuŝis la koloniantoj, kvankam ĝi nur en la dua duono de la 20-a jarcento iĝis pli vaste parolata, en la provinco parolatas la fanga, unu el la landaj 42 bantuaj lingvoj, tre uzata ankaŭ en la okcidentaj najbaraj areoj provinco Estuaro kaj Ekvatora Gvineo.
