Saltu al enhavo

Wolf (1994)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolf
filmo
Originala titolo Wolf
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 15 sep. 1994, 1994, 17 jun. 1994
Ĝenro hororkomedio, drama filmo, romantika komedio, homlupofilmo
Kameraado Giuseppe Rotunno
Reĝisoro(j) Mike Nichols
Produktisto(j) Douglas Wick
Scenaro Wesley Strick • Jim Harrison
Filmita en Longinsulo • Nov-Jorko
Loko de rakonto Nov-Jorkio
Muziko de Ennio Morricone
Rolantoj Jack Nicholson • Michelle Pfeiffer • James Spader • Kate Nelligan • Richard Jenkins • Christopher Plummer • Eileen Atkins • Ron Rifkin • David Hyde Pierce • Om Puri • Prunella Scales • Brian Markinson • Peter Gerety • David Schwimmer • Allison Janney • Oz Perkins • Madhur Jaffrey • Thomas F. Duffy
Produktinta firmao Columbia Pictures
IMDb
vdr

Wolf (Lupo) estas usona amafera hororfilmo de 1994 reĝisorita de Mike Nichols kaj ĉefrolulita de Jack Nicholson, Michelle Pfeiffer, James Spader, Kate Nelligan, Richard Jenkins, Christopher Plummer, Eileen Atkins, David Hyde Pierce, kaj Om Puri. La muzikon komponis Ennio Morricone kaj la artofotografion Giuseppe Rotunno.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Will Randall, ĉefredaktoro de granda Novjorka eldonejo, traveturas grandan nigran lupon sur kampara ŝoseo de Vermont; li estas mordita provante helpi ĝin. Kelkajn tagojn poste, industriulo Raymond Alden sciigas, ke li transprenas la eldonejon. La maljuniĝanta kaj malsana Will akceptas degradiĝon dum lia senskrupula protektito Stewart Swinton ricevas lian antaŭan postenon. Will renkontas la obstinan filinon de Alden, Laura. Will baldaŭ trovas sian viglecon pliigita kaj siajn sentojn akrigitaj, kiu igas lin suspekti ke lia edzino Charlotte kaj Swinton havas amaferon post flarado de la odoro de Swinton sur la vestaĵo de Charlotte. La suspekto de Will estas konfirmita kiam li surprizas ambaŭ en la loĝejo de Swinton. Li kolere mordas la manon de Swinton antaŭ forlasi Charlotte.

Will komencas rilaton kun Laura kaj pasigas la nokton ĉe la vilao de la Alden-oj post suferspertado de sveno. Li vekiĝas en transformita stato, vundas cervon en la parko de la bieno, kaj poste vekiĝas kovrita el sango. Li vizitas fakulon pri pagananismo d-ro Vijav Alezais, kiu klarigas, ke li transformiĝas en lupon. Li donas al Will amuleton por malhelpi la kompletigon de sia transformo. Tiun nokton, dum alia transformo, Will elrompas en bestoĝardenon, ŝtelas mankatenojn de policano evitante areston, kaj brutale atakas grupon de rabistoj. Li vekiĝas en sia hotelo, sen memoro pri la antaŭa nokto.

Will organizas ribelon de verkistoj kiuj minacas forlasi la eldonejon se Will ne restas ĉefredaktisto. Alden konsentas, kaj la unua faro de Will estas maldungi Stewart. Li urinas sur liaj ŝuoj en banĉambro, asertante ke li "markas sian teritorion". Lavante siajn manojn, Will trovas fingron de rabisto en sia naztuko kaj ekkomprenas ke li vundis iun. Li mankatenas sin al sia hotelĉambra radiatoro, sed Laura alvenas kaj kvietigas liajn timojn. Ili pasigas la nokton kune, sed Will poste forlasas la hotelĉambron nerimarkita kaj travagas Centran Parkon transformite. La venontan matenon, detektivo Bridger informas Will, ke Charlotte estis trovita morta en Centra Parko kun hunda DNA sur ŝi.

Tiun vesperon, Laura ŝlosas Will en ĉevala stalo laŭ lia peto kaj iras al la policejo por doni deklaron. Tie ŝi renkontas Swinton, kiu kondutas brutale kaj elmontras orajn okulojn. Laura rapidas for, farante aranĝojn por ke ŝi kaj Will forlasu la landon. Swinton sekvas Laura, invadas la bienon, kaj mortigas du gardistojn. Kiam Swinton provas seksperforti Laura, Will forĵetas la amuleton kaj kontraŭbatalas Swinton, senkompate vundante lin. Laura prenas pafilon de mortinta gardisto kaj mortigas Swinton. Will, daŭre en duon-homa stato, havas mallongan momenton kun Laura kaj poste malaperas en la Nov-Anglian arbaron. Minutojn poste, Laura mirigas Bridger kun siaj pliigitaj sentoj kiam ŝi forpermesas ŝin. Will, transformiĝinta en lupon, hurlas por Laura en la arbaro kiam la okuloj de Laura komencas ŝanĝiĝi.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Jack Nicholson kiel Will Randall
  • Michelle Pfeiffer kiel Laura Alden
  • James Spader kiel Stewart Swinton
  • Kate Nelligan kiel Charlotte Skylar Randall
  • Richard Jenkins kiel Detective Sgt. Carl Bridger
  • Christopher Plummer kiel Raymond Alden
  • Eileen Atkins kiel Mary
  • David Hyde Pierce kiel Roy MacAllister
  • Om Puri kiel Dr. Vijay Alezais
  • Ron Rifkin kiel Doctor Ralph
  • Prunella Scales kiel Maude Waggins
  • Brian Markinson kiel Detective Kevin Wade
  • Peter Gerety kiel George
  • David Schwimmer kiel policano

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]