Wolfenschiessen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wolfenschiessen (stacidomo).
Wolfenschiessen
Blazono de Wolfenschiessen
Ligna ponto trans Aa en Wolfenschiessen
komunumo en Svislando
Kantono Nidvaldo
Distrikto En Kantono Nidvaldo ne ekzistas distriktoj
Geografia situo CH1903: 673028 / 195817 (mapo)46.9094444444448.3972222222222Koordinatoj: 46° 55′ N, 8° 24′ O; CH1903: 673028 / 195817 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2024
Areo 92,76 km²
Alteco 510 m super marnivelo
Poŝtkodo 6386
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Wolfenschiessen
vdr

Wolfenschiessen estas komunumo en Kantono Nidvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 2 024 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wolfenschiessen situas en la suba valo de la rivero Engelberger Aa inter Stans kaj Engelberg. Okcidente de la komunumo troviĝas la monto Brisen kun alteco de 2404 m s.m., nordoriente la monto Stanserhorn kun alteco de 1898 m s.m. La komunuma teritorio etendiĝas sur la okcidenta flanko de Aa plurajn kilometrojn sude. En la komunumo situas tri lagetoj, nome Bannalpsee, Lutersse kaj Trüebsee. Al la komunumo apartenas ankaŭ al vilaĝetoj Altzellen kaj Oberrickenbach. La plej alta punkto de la komunumo estas en sudo la montopinto Rotstöckli kun alteco de 2901 m s.m., kiu apartenas al Titlis.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wolfenschiessen limas en nordo al Oberdorf, en nordoriento al Beckenried, en oriento al Isenthal (UR), en sudoriento al Engelberg (OW), en sudo al Innertkirchen (BE), en okcidento al Kerns (OW), kaj en nordokcidento al Dallenwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Wolfenschiessen disponas pri pluraj haltejoj ĉe la mallarĝŝpura fervojlinio de Lucerno tra Stans al Engelberg. Pluraj aer- kaj seĝtelferoj kondukas de la valo al turismaj lokoj en la montaro. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas en Stans en distanco de 8 km norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ buŝa legendo el la 11-a jarcento montfalo detruis la iaman vilaĝon Humligen kun preĝejo kaj multaj domoj kaj salminejo. La unua dokumenta mencio de la Wolfenschiessen datiĝas el la jaro 1191 (aŭ antaŭe) kiel Wolvenschies. En la komunumo regis la nobeloj de Wolfenschiessen, kies membro Berchtold de Wolfenschiessen verŝajne estis unu el la kunfondintoj de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1291.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]