Wolfgang Amadeus Mozart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volfgango Amadeo Mozarto
Bazaj informoj
Naskonomo Joannes Chrysostomus Wolfgangus Theophilus Mozart
Naskiĝo 27-an de januaro 1756 (1756-01-27)
en Salcburgo, princĉefepiskoplando Salcburgo,  Sankta Romia Imperio
Morto 5-an de decembro 1791 (1791-12-05) (35-jaraĝa)
en Vieno, arkiduklando Aŭstrio,  Sankta Romia Imperio
Edz(in)o Constanze Mozart
Ĝenroj klasika muziko
Profesio komponisto
Aktivaj jaroj 1762-1791
vdr

Wolfgang Amadeus MOZART ([ˈvɔlfgaŋ amaˈdeːʊs ˈmoːt͡sart], Esperantigite: Volfgango Amadeo Mozarto, laŭ la franceca PIV-formo Mozarto; aŭ laŭprononce Mocarto) aŭ plennome (latine): Jo(h)annes Chrysostomus Wolfgangus Theophilus MOZART[1] (naskiĝis la 27-an de januaro 1756, en Salcburgo, kaj mortis la 5-an de decembro 1791, en Vieno) estas unu el la plej gravaj muzikistoj de la muzika historio.

Vivo

La mirinfano (17561766)

W.A. Mozart en kortega vesto sur olepentraĵo el la jaro 1763. Lia patro skribs en letero de la 19-a de oktobro 1762: „…Ĉu vi volas scii kia estas la vesto de Woferl? – Ĝi estas el la plej fajna ŝtofo violkolora…. Ĝi estis farita por la princo Maximilian…“
La naskiĝdomo de W. A. Mozart en Salcburgo

Mozart naskiĝis la 27-an de januaro 1756 je la oka vespere kiel sepa kaj dua supervivanta infano de la familio en Salcburgo en la Getreidegasse 9 en triĉambra apartamento de la plurfamilia loĝdomo (Hagenauer Haus). Lia suvereno estis la salzburga ĉefepiskopo Sigismund, grafo de Schrattenbach, princo de la Sankta Romia Imperio en Bavarujo. Lia patro, Leopold Mozart, devenis el Augsburg kaj estis violonisto kaj ekde 1763 vickapelestro. Lia patrino devenis de Sankt Gilgen kaj nomiĝis Anna Maria Pertl. Jam la antaŭtagmezon post sia naskiĝo, li estis baptita en la katedralo de Salcburgo kaj ricevis la nomojn Joannes Chrysostomus Wolfgangus Theophilus. Oni vokis lin Wolfgang, WolferlWoferl.

Jam kvarjara li kaj lia kvin jarojn pli aĝa fratino Maria Anna Walburga Ignatia, nomata „Nannerl“, estis instruita de la patro pri muziko, piano, violono kaj komponado. Jam en 1761 lia patro indikis sur Andante kaj Allegro „Wolfgangerl Compositiones“ (tio estas komponaĵo de Wolfgang), sekvis alia Allegro kaj Menuetto datitaj de la 11-a kaj 16-a de decembro 1761.[2] (La erare ree nomita unua komponaĵo, menueto G-Dur estiĝis verŝajne nur en 1764). Rapide videblis ankaŭ la talento pri piano kaj violono de Mozart. En 1762 li unue ludis publike. Inter sia kvara kaj la sesa vivojaroj li komponis 22 muzikaĵojn.

Unuaj koncertvojaĝoj kun Wolfgang, lia fratino Nannerl kaj la gepatroj okazis komence de la jaro 1762 al Munkeno kaj aŭtune al Passau kaj Vieno por prezenti la talentriĉajn infanojn. Post la sukceso de la mirinfano en Munkeno kaj Vieno la familio ekvojaĝis la 9-an de junio 1763 al granda turneo tra Germanujo kaj okcidenta Eŭropo ĝis reveno al Salcburgo la 29-an de novembro 1766. La turneo daŭris do entute tri jarojn kaj duono: Munkeno, Augsburg, Ludwigsburg, Schwetzingen, Heidelberg, Mainz, Frankfurt am Main, Koblenz, Köln, Aachen, Bruselo, Parizo (alveno la 18-an de novembro 1763), Versailles, Londono (alveno la 23-an de aprilo 1764), Dover, Belgujo, Den Haag, Amsterdam, Utrecht, Mechelen, denove Parizo (alveno la 10-an de majo 1766), Dijon, Lyon, Genf, Lausanne, Bern, Zürich, Donaueschingen, Ulm kaj Munkeno, kie la infanoj muzikis ĉekortege aŭ en publikaj akademioj. Dum tiu vojaĝo estiĝis interalie la unuaj sonatoj por piano kaj violono.

Grava efiko de tiu vojaĝo estis, ke Mozart renkontiĝis en Londono la italan simfonion kaj operon. Li konatiĝis tie ankaŭ kun Johann Christian Bach, kiu iĝis ofte modelo al li. En 1778 Mozart skribis hejmen el Parizo post renkontiĝo: „…mi amas lin (kiel vi ja certe scias) tutkore – kaj multe respektas lin.“.

Unuaj komponaĵoj en Vieno kaj vojaĝo al Italujo (17661771)

Johannes Chrysostomus Wolfgang Theophilus Mozart

Post hejmenveno sekvis unuaj originalaj prezentaĵoj en Salcburgo, interalie ankaŭ tiu de la opero Die Schuldigkeit des ersten Gebotes (La ŝuldeco de la unua ordono, kiun la dekunujara Mozart komponis kune kun la multe pli maljunaj salzburgaj kortegmuzikistoj Anton Cajetan Adlgasser kaj Michael Haydn. Septembre sekvis dua vojaĝo kun la familio al Vieno. Por fuĝi la epidemion de variolo ili veturis al Brünn kaj Olmütz. Tamen eĉ tie la malsano atingis Wolfgang kaj lian fratinon kaj forlasis laŭ diversaj biografioj cikatrojn en lia vizaĝo. Post resaniĝo de la infanoj Mozart revenis al Vieno la 10-an de januaro 1768 kie li finpretigis kaj kantludon Bastien und Bastienne (KV 50), la Waisenhausmesse (Orfeja meso (KV 139) komikan operon La finta semplice (KV 51). Kvankam tiu lasta estis mendita de la germana imperiestro Francisko la 1-a Stefano ĝi ne estis prezentita pro intrigoj de la tiel nomata itala partio ĉirkaŭ la kortega direktoro Giuseppe Affligio.

Inter 1767 kaj 1769 Mozart ree loĝis en la benediktana abatejo Seeon. Ĝis 1771 liaj ofertorioj estis prezentitaj tie. Mozart verkis du ofertorioj aparte por la abatejo Seeon: „Scande coeli limina“ (KV 34; 1769) kaj „Internatos Mulierum“ (KV 72; 1771). La tiel nomata Mozarteiche (Kverko de Mozart), sub kiu li ŝatis sidi laŭdire, kreskas ĝis nun ĉe la Seeon-a lago.

Post 15 monatoj en Vieno Mozart revenis kun sia familio al Salcburgo la 5-an de januaro 1769. Ĉi tie oni fine prezentis la 1-an de majo La finta semplice. La 27-an de oktobro de la sama jaro li ricevis sian unuan postenon kiel tria koncertestro de la salzburga kortega kapelo, kvankam li ne ricevis pagon.

Mozart (ĉepiane) muzikas kun la samaĝa Thomas Linley junior (violono). Florenco, 1770

Apenaŭ tri semajnojn poste, la 13-an de decembro 1769 ekvojaĝis kun sia patro al la unua de siaj tri sukcesplenaj vojaĝoj al Italujo, kiu de marto ĝis aŭgusto 1771, kaj decembro 1771 ĝis oktobro 1772, daŭris entute preskaŭ tri jarojn kaj duonon.

Dum la unua vojaĝo ili iris al Verona, Milano, Bolonjo, Florenco, Romo, Napolo, Turino, Venecio, Padua, Vicenza, Verona, Innsbruck kaj reen al Salcburgo. Ĉi tie Mozart ripozis ĝis la aŭtuno, antaŭ ol ekiri al tria restado en Milano. La papo Klemento la 14-a nomumis lin en 1770 kavaliro de la ora sprono, tamen kontraŭe al Gluck, li neniam uzis la privilegion nomi sin kavaliro. En Romo li sukcesis post nur unu aŭ dufoja aŭdo de la novvoĉa Miserere de Gregorio Allegri, skribi senerare ties bazan strukturon de tiu partituro, kiun tenis sub severa sekreto la Vatikano.

En Bolonjo ĉe la pastro Giovanni Battista Martini Mozart studis la kontrapunkton. Post sukcesa ekzameno, li estis akceptita 14-jara en la fama Accademia Filarmonica di Bologna. Tie li renkontis famajn muzikistojn kiel Giovanni Battista Sammartini, Niccolò Piccinni, Pietro Nardini kaj Giovanni Paisiello. La 26-an de decembro 1770 li spertis la unuan prezentadon de sia opero Mitridate, Rè di Ponto (KV 87) en Milano. La sukceso estis tia, kia ĝi kaŭzis du aliajn mendojn, tiujn de la Serenata teatrale Ascanio in Alba (KV 111, unua prezentado en Milano la 17-an de oktobro 1771) kaj tiun de Dramma per musica Lucio Silla (KV 135), unua prezentado en Milano en la sezono 1772/73. La 15-an de decembro 1771 patro kaj filo revenis al Salcburgo, post kiam esperoj al salajrita posteno en Italujo ne plenumiĝis.[3]

Koncertestro en Salcburgo (17721777)

Dancestrodomo, loĝdomo de la familio Mozart ekde 1773

En la jaro 1772 Josef Franz de Paula Hieronymus von Colloredo-Waldsee-Mels elektiĝis ĉefepiskopo de Salcburgo post la mortinta Sigismund Christoph grafo de Schrattenbach. La nova princo nomumis Wolfgang-on salajrita koncertestro de la salzburga kortega kapelo en aŭgusto. Sed tio ne haltigis la vojaĝojn kun lia patro. Wolfgang provis fuĝi la severan regularon de la salzburga servo: de la 24-a de oktobro 1772 ĝis la 13-a de marto sekvis tria vojaĝo al Italujo por ĉeesti la unuan prezentadon de Lucio Silla,. Dum tiu vojaĝo estiĝis ankaŭ la Exsultate, jubilate. De la mezo de julio ĝis preskaŭ la fino de septembro 1773 okazis la tria vojaĝo al vieno. Samjare estiĝis lia unua koncerto por piano. Ekde oktobro 1773 la familio Mozart loĝis en la unua etaĝo de la Tanzmeisterhauses, la dancestrodomo, kiu antaŭe apartenis al la salzburga kortega dancestro Franz Gottlieb Spöckner (ĉirkaŭ 17051767).

Post pli longa paŭzo sekvis la 6-an de decembro 1774 vojaĝo al la proksima Munkeno por la unua prezentado de la komika opero La finta giardiniera (KV 196). La 13-an de januaro 1775 kaj post la reveno la 7-an de marto Mozart provis denove establiĝi en Salcburgo kiel artisto de la muziko. Tiel li unue prezentigis la 23-an de aprilo 1775 en Salcburgo la muzikan dramon Il rè pastore, kiun tamen la publiko ne ŝatis. Post plurfoja sensukcesa peto pri ferioj, li transdonis en 1777 sian demisipeton al la princo-episkopo por forlasi la salzburgan kortegan kapelon.[4]

Serĉante postenon kaj denove en Salcburgo (17771781)

W. A. Mozart 21-jaraĝa kun la Ordeno de la ora sporno (pli granda vizaĝo)

Post forlaso de la princa servo, W. A. Mozart ekvojaĝis la 23-an de septembro 1777 kun sia patrino al urbovojaĝo. Tiel li provis trovi novan pli bonan postenon. Unue li vane prezentis sin ĉe la bavaria duka kortego en Munkeno, poste en Augsburg kaj ĉe la kortego de la Mannheim-a princo-elektisto Karolo Teodoro, kie li renkontis la princo-elektistan orkestron kaj ties kapelestro, sian postan amikon Christian Cannabich. Sed ankaŭ ĉi tie li ricevis nek postenon nek ian muzikan mendon. Sed li ekkonis la familion Weber kaj ties filino Aloysia, juna kantistino kaj onta munkena primadonna, en kiun li enamiĝis.

Post kvin monatoj en Mannheim, li kaj lia patrino, pelita de la patro, pluvojaĝis al Parizo, kie ili alvenis la 23-an de marto 1778.[5] Tie Mozart povis almenaŭ prezentis sian baletmuzikon Les petits riens, sed krom tio ne havis aliajn sukcesojn. La 3-an de julio, je la 10-a vespere mortis lia patrino.

La hejmenvojaĝo al Salcburgo, kiun li kontraŭvole entreprenis apenaŭ tri monatojn poste (la 26-an de septembro) por transpreni la postenon de kortega orgenisto, gvidis lin tra Strasburgo, Mannheim kaj la abatejo Kaisersheim al Munkeno, kie li denove renkontis la familion Weber. Nur meze de januaro 1779 li atingis sian hejmurbon kaj estis nomumita kelkajn tagojn poste, la 17-an de januaro, kortega orgenisto. Tiam li komponis la Krönungsmesse (KV 317).

Tiu rea provo pri posteno en Salcburgo sukcesis pli-malpli dum 20 monatoj, kvankam la rilato al la ĉefepiskopo estis streĉita, ĉar tiu malpermesis al Mozart partoprenon en bone pagitaj koncertoj en Vieno. Dum alia vojaĝo la 5-an de novembro 1780 Mozart partoprenis en Munkeno la unuan prezentadon de sia opero Idomeneo (KV 366) la 29-an de januaro 1781.[6] Post tio Mozart partoprenis en Vieno laŭ ordono de la ĉefepiskopo akademiojn de la salzburgaj kortegaj muzikistoj. Post du disputoj kun la ĉefepiskopo survenis fina rompo. Mozart demisiis la 8-an de junio 1781, ekloĝis en Vieno kaj prilaboris sian vivon dum la sekvaj jaroj per koncertoj en privataj aŭ publikaj akademioj.[7]

Komponisto en Vieno (17811791)

Titolpaĝo de la libreto de La geedziĝo de Figaro, Prago, 1786

Liberigita de la salzburgaj devoj la nun sendependa komponisto kaj muzikinstruisto, kiu daŭre serĉis mendantojn aŭ pianolernantojn, verkis siajn plej grandajn operojn. La 16-an de julio 1782 estis unue prezentita en Vieno la kantludo Die Entführung aus dem Serail (KV 384), mendita de la imperiestro de la sankta romia imperio, Jozefo la 2-a. Sekvis la 1-an de majo 1787 la unua prezentado de la komika opero La geedziĝo de Figaro (KV 492), la 29-an de oktobro 1787 la unua prezentado de la dramo Don Giovanni (KV 527) en Prago, la 26-an de januaro 1790 la unua prezentado de la komika opero Così fan tutte (KV 588) denove en Vieno, la 6-an de septembro 1791 la unua prezentado de la opero La clemenza di Tito (KV 621) en Prago kaj la 30-an de septembro 1791 la unua prezentado de la granda opero Die Zauberflöte (KV 620) en la teatro de Emanuel Schikaneder. Rakonto kaj teksto de la Zauberflöte devenas de Emanuel Schikaneder kaj montras miksaĵon inter la antaŭa verko „Der Stein der Weisen“, fabelo de Wieland kaj framasonismaj atributoj.

En tiu epoko Mozart komponis ankaŭ la Messe in c-Moll (KV 427) (1783) kaj gravajn porinstrumentajn verkojn: la ses arĉaj kvartetoj dediĉitaj al Joseph Haydn (KV 387, 421, 428, 458, 464, 465) (1785), la 36-a simfonio (KV 425), la 38-a simfonio (KV 504) (1786) kaj Eine kleine Nachtmusik (KV 525) (1787), same kiel la tri lastaj simfonioj Es-maĵora (KV 543), g-minora (KV 550) kaj C-maĵora (41-a simfonio, KV 551) (1788).

Kun Constanze Weber, kiun li edzinigis en la jaro 1782, li havis ses infanojn. Nur Carl Thomas (1784) kaj Franz Xaver Wolfgang (1791) transvivis la infanecon.

Lastaj verkoj kaj frua morto

En 1991 oni nomis la jaron "La jaro de Mozart" okaze de 200-jara datreveno de lia morto.

Kvankam li vivis nur 36 jarojn, li verkis 626 muzikverkojn.

Li mortis en Vieno.

Listo de operoj

Vaste konata estas inter la esperantistaro Kanto de l' ligo[8] en traduko de Zamenhof:

Fratoj, manon donu kore,
kaj senzorge, sendolore
belan horon festu ni!

...

Alte teni homan nomon,
kore ami ĉiun homon
estu nia liga vort'

Notoj

  1. Dum sia vivo li mem neniam uzis la nomkombinon "Wolfgang Amadeus", sed "Wolfgang Amadé" aŭ foje, pli-malpli ŝerce, "Wolfgangus Amadeus"; la nun kutiman formon de liaj antaŭnomoj oni ekuzis post lia morto. Foje li uzis pseŭdonimojn iom ŝercajn, ekzemple Edler von Sauschwanz = nobelo de porkina vosto, aŭ Franz v. Nasenblut = Francisko de elnaza sango.
  2. Deutsch 1965, p. 455
  3. Halliwell 1998, p. 172, 183–185
  4. Halliwell 1998, p. 225
  5. Deutsch 1965, p. 174
  6. Sadie 1980, p. 700
  7. Sadie 1998, p. §4
  8. Kanto de l' ligo.

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda