Wolfgang Leonhard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wolfgang Leonhard en la jaro 1990-a en Berlino ĉe la Akademie der Künste dum prezentado de nove lanĉita faklibro.

Wolfgang LEONHARD (antaŭnomo originala: Wladimir; naskiĝinta en la 16-a de aprilo 1921 en Wien, mortinta en la 17-a de aŭgusto 2014 en Daun) estis aŭstra-germana politika verkinto, historiisto kaj profunda fakulo sur sovetia komunismo. Poste li rompis kun la fondintoj de la antaŭa Germana Demokratia Respubliko por iĝi sovetia kritikisto kaj profesoro ĉe la Universitato de Yale.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis la filo de la verkistoj Susanne kaj Rudolf Leonhard. Lia patrino estis proksima amiko de Rosa Luxemburg kaj tiu de Karl Liebknecht, la germanaj komunistgvidantoj, estante aktiva komunistino mem. Dum la naskiĝo de Wolfgang liaj gepatroj jam estis disigitaj, kaj lia patrino geedziĝis kun la sovetia ambasadoro al Aŭstrio, Mieczysław Broński, laŭ sovetia juro. Susanne Leonhard laboris kiel kapo de la gazetara sekcio de la ambasado.

De 1931, Susanne Leonhard kaj ŝia filo vivis en la Artista Kolonio en Berlin-Wilmersdorf, la hejmo de multaj maldekstraj intelektuloj. Wolfgang frekventis la Karl-Marx-bazlernejon kaj aliĝis al la junulara organizo de la Komunista Partio de Germanio Junge Pioniere. Ĉar la politikaj cirkonstancoj iĝis pli danĝeraj en Berlino, li estis sendita al Landschulheim Herrlingen, privata loĝlernejo, en 1932.

Post kiam Adolf Hitler estis nomumita kanceliero en 1933, Susanne Leonhard sendis sian filon al loĝlernejo en Svedion. Ŝi vizitis lin tie en 1935, sed dum ŝia vizito, ŝia kontraŭfaŝista grupo en Germanio estis nuligita kaj ŝi ne povis iri reen al Germanio. Ŝi nek rajtis resti en Svedio, tiel ke ŝi igis sian 13-jaraĝan filon elekti inter ekzilo en Anglio aŭ en Sovet-Unio. Li elektis iradon en la proletaran paradison.

En Sovet-Unio[redakti | redakti fonton]

De 1935 ĝis 1937 Leonhard frekventis la Karl-Liebknecht-lernejon en Moskvo, edukejo por la infanoj de germanaj kaj aŭstraj kontraŭfaŝistoj. Speciala orfejo (infanhejmo nr 6: ne malmultaj iĝis orfoj nur post la aresto de siaj gepatroj!) estis establita en Moskvo por aŭstraj kaj germanaj orfoj. Leonhard vivis tie de septembro 1936 ĝis aŭgusto 1939, kiam ĝi estis fermita unu semajnon post la perfida Pakto Ribbentrop-Molotov. Sekvis monatoj de premo post kiam kelkaj loĝantoj estis arestitaj pro supozita konspiro kun anoj de Hitlera Junularo. Poste Leonhard enskribiĝis kiel studento ĉe la Moskva Instituto por Fremdlingvoj. 1936 estis la komenco de la Granda purigo, periodo de arbitraj arestoj kaj procesoj. La patrino de Leonhard ankaŭ estis arestita fare de la sekreta polico NKVD, en oktobro 1936, kaj devis fari punlaboron dum la venontaj 12 jaroj, plejparte en la gulaga internigejo de Vorkuta. Kun la helpo de Wilhelm Pieck ŝi estis liberigita en 1948.

Post la nazigermana atako kontraŭ Sovet-Unio la 22-an de junio 1941 la sovetiaj germanoj tie estis deportitaj al certaj areoj plejparte en la sudoriento, kaj Leonhard devis iri al Karagando sed povis daŭrigi sian instruistan trejnadon. Unu jaron poste li estis sendita al la Triinternacio Lernejo de la Tria Internacio proksime de la grandurboUfa. Kelkaj el liaj instruistoj kaj kunstudantoj troveblis en gvidaj pozicioj post 1945, kiel ekzemple Paul Wandel, Heinz Hoffmann kaj Markus Wolf en la GDR kaj Jakub Berman en popolrespublika Pollando. La jugoslava partizangvidanto Josip Broz Tito samtempe frekventis tiun lernejon.

La finaj ekzamenoj de Leonhard trapasitis en la somero de 1943 koincidante kun la dissolvo de la Tria Internacio kaj la malfondo de la lernejo. Li nun estis dungita fare de la "Nacia komisiono por libera Germanio", organizo de militkaptitoj kaj elmigrintoj. Unue li laboris por ties semajna gazeto Freies Deutschland, kies ĉefredaktisto estis Rudolf Herrnstadt. Anton Ackermann, unu el la gvidantoj de la "Nacia komisiono", igis Leonhard anoncisto ĉe la radistacio de la komisiono, Radio Freies Deutschland.

En komunisma Orienta Germanio[redakti | redakti fonton]

Leonhard estis elektita kiel membro de unu el la du grupoj de germanaj komunistoj kiuj estis la unuaj germanaj politkistoj alvenintaj en Berlino tuj post la atingo de germana teritorio fare de la Ruĝa Armeo. Ĉiu grupo konsistis el dek membroj. Leonhard estis en la Ulbricht-grupo gvidita fare de Walter Ulbricht. Ilia tasko estis organizi la administradon en la sovetie kontrolitaj landopartoj. Ĉio devas aspekti demokratia, sed ni havu kontrolon de ĉio, Ulbricht ordonis al ili. Tial vicurbestroj kaj ĉefkonstabloj same kiel la kapoj de administrejoj kaj sekcioj de eduko devis esti komunistaj. Aliaj administraj laborlokoj povis esti donitaj al homoj de ĝis tiam malsama politika konvinko. Celo estis persvadi kiel eble plej multajn pri la bono de nova komunisma politiko. En la sekvaj jaroj Leonhard daŭre laboris por la Centra Komitato de la Komunista Partio, kiu iĝis la Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED) en aprilo 1946 post kiam la socialdemokratoj orientgermanaj devige kunfandiĝis kun la komunistoj. Inter aliaj aĵoj li faris ĵurnalismajn laborojn kaj politikan instrukcion. En septembro 1947 li iĝis preleganto en la historia sekcio de la kolegio Parteihochschule Karl Marx.

Fuĝo al Jugoslavio[redakti | redakti fonton]

Kiel Anton Ackermann, Wolfgang Leonhard opiniis ke la kreado de germana socialisma ŝtato sekvus pli demokratian vojon ol la versio kiun oni estis spertinta en Sovetunio. Lia unua kritiko kaj duboj pri stalinismo estis ja jam en 1936 pro la malliberigo de sia patrino, tamen lia baza kredo je Marksismo-leninismo eĉ post tiaj ŝokantaj eventoj daŭris kontinue.

La 16-an de aprilo 1948, Walter Ulbricht faris 5 horojn daŭrantan paroladon en la partia altlernejo skizante la planojn por la sovetie okupita zono de Germanlando. Li identigis la partion SED kiel la estontan registarpovon. Tiu parolado konvinkis la partianon Leonhard ke Germanio ne irus sur malsama pado antaŭen, sed reproduktus senkritike la sovetian modelon. Sekve en marto 1949, li fuĝis al Jugoslavio tra Ĉeĥoslovakio. Jugoslavio estis jam forpelita el Kominform kaj ekestablis sian propran sendependan specon de socialismo. En Jugoslavio, Leonhard laboris mallongan tempon ankaŭ por la germanlingva sekcio de Radio Belgrado.

En la Okcidento[redakti | redakti fonton]

De Jugoslavio li poste iris al Okcidenta Germanio laboronte kiel politika verkisto kaj ŝatata fakulo pri la komunisma parto de Eŭropo. Post liaj poststudoj ĉe la Kolegio Sankta Antonio de la Universitato de Oksfordo (1956-58) kaj post la deĵorado kiel ĉefesploristo en la Instituto por rusaj studoj de la Universitato Kolumbio (1963-64, Novjorko), la intertempe profesoriĝinta scienculo instruis rusan historion kaj la historion de internacia Komunismo ĉe la Universitato Yale de 1966 ĝis 1987. Unu el liaj iamaj studentoj estis la estonta usona prezidento George W. Bush, kiun Leonhard ne malefike influis koncerne vidpunktojn pri komunismo kaj sinteno de Usono al komunisma politiko.

Leonhard krome estis alvojaĝanta profesoro en la universitatoj de Miĉigano ĉe Ann Arbor, en Mainz, Trier, Kiel, Chemnitz kaj Erfurto. La universitato en Chemnitz distingis lin per la titolo de honora doktoro en 1998.

Verkista agado kaj reveno al Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Li estas la verkinto de multaj libroj kaj eseoj pri Orienta Eŭropo kaj komunismo, kaj li faris sennombrajn paroladojn pri tiuj subjektoj en la tuta mondo, kiel ekzemple en Tokio, Bombay, Ganao kaj Sri Lanka. La furorlibro Die Revolution entläßt ihre Kinder de 1955 estis tradukita en multajn lingvojn.

En 1987, kiam la okcidentgermana prezidanto Richard von Weizsäcker vizitis Sovet-Union, Leonhard povis finfine reveni al tiu lando por la unua fojo ekde 1945. Poste li faris regulajn vizitojn en Rusio kaj aliaj landoj en Orienta Eŭropo. Li ankaŭ havis renkontiĝojn kun kelkaj konatoj de sia vivo en Rusio kaj Germana Demokratia Respubliko. Plurajn fojojn li observis elektojn en Rusio, Belorusio, kaj Ukrainio laŭ komisio de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo.

La edzino de Wolfgang Leonhard, Elke Leonhard, estis SPD-membro de la Bundestag, la germana parlamento, de 1990 ĝis 2005.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Phi Beta Kappa de la Altlernejo de Yale (1982)
  • Bundesverdienstkreuz I. Klasse (1987)
  • Ehrendoktorwürde der Technischen Universität Chemnitz (1998),
  • Österreichisches Ehrenzeichen für Wissenschaft und Kunst 1. Klasse (2002)
  • Europäischer Wissenschafts-Kulturpreis (2004)

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Revolution entläßt ihre Kinder. Kiepenheuer & Witsch, Köln 1955, ISBN 3-462-01463-3.[1]
  • Sowjetideologie heute. Gemeinsam mit Gustav A. Wetter. Fischer, Frankfurt am Main 1962, ISBN 3-596-26046-9.
  • Kreml ohne Stalin. Verlag für Politik und Wirtschaft, Köln 1959 (3. [veränderte] Auflage, Kiepenheuer & Witsch, Köln 1963).
  • Nikita Sergejewitsch Chruschtschow. Aufstieg und Fall eines Sowjetführers. Bucher, Luzern, Frankfurt am Main 1965.
  • Die Dreispaltung des Marxismus. Ursprung und Entwicklung des Sowjetmarxismus, Maoismus und Reformkommunismus. Econ, Düsseldorf 1975, ISBN 3-430-15880-X.
  • Am Vorabend einer neuen Revolution. Die Zukunft des Sowjetkommunismus. Mosaik, München 1975, ISBN 3-570-02611-6.
  • Eurokommunismus. Herausforderung für Ost und West. Goldmann, München 1980, ISBN 3-442-11256-7.
  • Das kurze Leben der DDR. Berichte und Kommentare aus vier Jahrzehnten. DVA, Stuttgart 1990, ISBN 3-421-06586-1.
  • Die Reform entläßt ihre Väter. Der steinige Weg zum modernen Rußland. DVA, Stuttgart, ISBN 3-421-06674-4.
  • Spiel mit dem Feuer. Russlands schmerzhafter Weg zur Demokratie. Lübbe Verlag, Bergisch Gladbach 1998, ISBN 3-404-60457-1.
  • Spurensuche. 40 Jahre nach „Die Revolution entläßt ihre Kinder“. Kiepenheuer & Witsch, Köln 2000, ISBN 3-462-02390-X.
  • November 1945: Das Schulungsheft über Friedrich Engels. In: Beiträge zur Marx-Engels-Forschung. Neue Folge, Sonderband 5. Die Marx-Engels-Werkausgaben in der UdSSR und DDR (1945–1968). Hrsg. von Carl-Erich Vollgraf, Richard Sperl und Rolf Hecker. Argument Verlag, Hamburg 2006, S. 83–94, ISBN 3-88619-691-7.
  • Die Revolution entlässt ihre Kinder. Infosat-Verlag, Daun 2006, ISBN 3-933350-07-7 (22 CD-oj, aŭskultlibro).
  • Die Vereinigung von KPD und SPD zur SED. Nora-Verlag, Berlin 2006, ISBN 3-86557-073-9.
  • Meine Geschichte der DDR. Rowohlt, Berlin 2007, ISBN 978-3-87134-572-2.
  • Anmerkungen zu Stalin. Rowohlt, Berlin 2009, ISBN 978-3-87134-635-4.
  • Die linke Versuchung. Wohin steuert die SPD? be.bra, Berlin 2009, ISBN 978-3-86124-633-6 (kub Elke Leonhard).

Televido (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Leonhard im Gespräch in der ZDF-Reihe Zeugen des Jahrhunderts. Erstausstrahlung in zwei Folgen am 6. und 13. Oktober 1993.
  • Der Unruheständler: Wolfgang Leonhard – junger Pionier, Sowjetforscher, Liberaler. Autor: Joachim Görgen. Erstausstrahlung am 12. Juli 2000 im MDR (= Folge 41 der ARD-Reihe Lebensläufe, 45 Min.).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas traduko de la artikolo pri Leonhard en la anglalingva Vikipedio.

Eksteraj ligioj[redakti | redakti fonton]

  • Tarnausgabe für die DDR: Stalin, Josef Wissarionowitsch. Kurze Lebensbeschreibung. Berlin, Dietz Verlag