Wolfgang Schutzbar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Monumento por Schutzbar en Bad Mergentheim.

Wolfgang SCHUTZBAR (nomita ankaŭ: Milchling) (1483-1566) estis Alta majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj kaj princo-abato de la monakejo en Fulda.

Vivo

Li membriĝis al la ordeno en 1507 kaj estis de 1529-43 estro de la areo Hesio (latine: baiula, ballivia) de Marburg.

En 1543 li iĝis Hochmeister kaj Deutschmeister, ofico duobla kaj rezidis en Bad Mergentheim. Tie, li konstruis la unuan urbodomon en 1564 kiel ankaŭ la unuan akvoprovizilaron.

Monumento dediĉita al li troviĝas sur la tiea centra placo.

Lia blazono montras tri korojn inter se trafiĝantajn en la centro de la ŝildo.

Vidu ankaŭ

Altaj majstroj de Ordeno de germanaj kavaliroj

Fontoj

  • Hans Peter-Lachmann:Der Deutsche Orden in Hessen. Ausstellung des Hessischen Staatsarchivs Marburg, Marburg, 1983, p. 97.
  • A. Hermann: "Wolfgang Schutzbar genannt Milchling", en: Udo Arnold (eld.), Die Hochmeister des Deutschen Ordens, (QuStDO 40) Marburg, 1996.