Wolfisberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfisberg
Blazono de Wolfisberg
Blazono de Wolfisberg
Blazono de Wolfisberg
Wolfisberg
Wolfisberg
Oberbipp kaj Wolfisberg, fotita el balono
la 16-an de aprilo 2011
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 16′ 21″ N 7° 39′ 38″ O / 47.27250 °N, 7.66056 °O / 47.27250; 7.66056 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 21″ N 7° 39′ 38″ O / 47.27250 °N, 7.66056 °O / 47.27250; 7.66056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 194
Areo 2,44 km²
Alteco 670 m super marnivelo
Poŝtkodo 4704
Komunumkodo 0996
Mapo de Wolfisberg
Mapo de Wolfisberg
Mapo de Wolfisberg
vdr

Wolfisberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 194 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wolfisberg situas sur la suda deklivo de la Soloturna Ĵuraso, proksimume 12 kilometrojn nordoriente de Soloturno. La komunumo konsistas el la setlejoj Wolfisberg, Schürche kaj Walde. Al suoriento la vilaĝa rojo senakvigas la okcidentan parton de la komunuma teritorio rekte al Aro, dum la orientan parton senakvigas la rojo de Bipp, alfluanto de Dünnern. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Höllchöpfli (Inferokabeto) kun alteco de mit 1231 m s.m. en nordo sur la kresto de la Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,44 km², de kiuj 51,2% estas kovritaj de arbaro, 42,6% servas por agrikulturo kaj 5,7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wolfisberg limas en nordo al Laupersdorf (SO), en oriento al Niederbipp, en sudo al Oberbipp, en okcidento al Rumisberg, kaj en nordokcidento al Matzendorf (SO).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunummo Wolfisberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Niederbipp al Rumisberg, kaj malgranda vojeto kondukas al Oberbipp. Per buslinio de Niederbipp al Rumisberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de 5 kilometroj en Niederbipp.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko Wolfisberg apartenis al la Senjorujo Bipp, kies sorton ĝi dividis. En la jaro 1413 la senjorujo fariĝis komuna havaĵo de la urboj Berno kaj Soloturno, kaj en la jaro 1463 ĝi fariĝis plena posedaĵo de Berno. Post la Helveta Revolucio de la jaro 1798 Wolfisberg estis atribuita al la distrikto Wangen, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Supra Argovio.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]