Wolfsburg

| Wolfsburg | ||||||
|
| ||||||
| urbego • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • urban district of Lower Saxony • planurbo • Einheitsgemeinde | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
| Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 05361, 05362, 05363, 05365, 05366, 05367, 05308 | |||||
| Poŝtkodo | 38400–38448 | |||||
| Aŭtomobila kodo | WOB | |||||
| Oficiala Municipokodo | 03103000 | |||||
| NUTS | DE913 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Klaus Mohrs | |||||
| Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
| Partio de komunumestro | SPD | |||||
| Adreso de la administrejo | Porschestraße 49 38440 Wolfsburg | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 129347 (stato 2023-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 52° 25′ N, 10° 47′ O (mapo)52.42305555555610.787222222222Koordinatoj: 52° 25′ N, 10° 47′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 63 m | |||||
| Areo | 204,02 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.wolfsburg.de/ | |||||
Wolfsburg [VOLFSbuak] estas urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la federacia lando Malsupra Saksio. Laŭ la stato de 2023 en la urba komunumo vivis 127 256 loĝantoj sur areo de 204,61 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 622 loĝantoj/km².
Ĝi estas la kvina plej granda urbo en Malsupra Saksio (post Hannover, Braunschweig, Oldenburg kaj Osnabrück). Braunschweig situas 26 kilometrojn sudokcidente de Wolfsburg, Magdeburg 64 kilometrojn sudoriente kaj Hannover 74 kilometrojn okcidente.
Wolfsburg situas borde de la rivero Aller kaj ĉe la okcident-orienta kanalo Mittellandkanal.
Internacie konata la urbo estas precipe pro tio, ke la aŭtomobila konzerno Volkswagen originas de ĉi tie kaj havas ankoraŭ nun sian konzernan centralon en la urbo,AN pli ekzakte en la nuna urba distrikto Fallersleben, kiu ekde 1972 apartenas al la urbo Wolfsburg kaj antaŭe estis memstara urbo en la najbara distrikto Gifhorn.
La urba teritorio havas komunan limon kun distrikto Helmstedt, distrikto Gifhorn, Tappenbeck, Samtgemeinde Brome, Calberlah, Osloß, Weyhausen, Jembke, Tiddische, Rühen, Danndorf, Velpke, Groß Twülpstedt, Königslutter am Elm kaj Lehre.
-
La aŭtomobila produktejo Volkswagen
-
Ponto super la kanalo Mittellandkanal al la "aŭtourbo" Wolfsburg
-
La urba kastelo
-
La urba planetario
-
La futbala stadiono VW-Arena
| ||||||||||



