Wolfssegen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wolfssegen (ankaŭ Wolfsegen, Wolf-Segen), en bavara folkloro de la frua moderna periodo, estis apotropaisma ĉarmo kontraŭ lupoj; male, Wolfbann (Wolf-Bann) estis malica sorĉo kaŭzanta atakon de lupo.

Wolfssegen estas nur unu specifa ekzemplo de granda nombro de malsamaj specoj de Segen (beno; ĉarmo, sorĉkanto) en la folkloro de germanlingva Eŭropo[1].

Fruaj ekzemploj de Wolfssegen postvivis el la Malfrua mezepoko[2], uzo de tiuj ĉarmoj ŝajnas pinti dum la 17-a jarcento, kiam ili estis proponitaj fare de profesiaj "lupo-sorĉistoj" (WolfssegnerWolfbanner). Tio respondas al la malvarma periodo konata kiel la Malgranda glacia epoko, dum kiu ekzistas ampleksa historia evidenteco de lupoj kovrantaj multe de la bavaraj Alpoj. Ne ekzistas teksto de Wolfbann, la malica malo de la Wolfsegen; tamen, ekzistas la teksto de sorĉo inversiganta la Wolfbann registrita en 1635 (en efekto denove Wolfsegen, sed kontraŭ specifa lupo fruaj sorĉis per Wolfbann)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wolfssegen en la angla Vikipedio.

  1. La Schweizerisches Idiotikon 7,444 "Sëgeⁿ" registras neniun Wolfssegen, sed ĝi enhavasVëchsëgen ("brutoĉarmo") ĉirkaŭ aliaj.
  2. ekz. Cgm 796 fol. 1v (15-a jarcento); GNM 3227a fol. 95v (malfrua 14-a jarcentp).
Referencoj
  • Wolfgang Franz von Kobell , "Jagdhistorisches über Raubwild" in Bischoff (ed.) Wissenschaftliche Vorträge gehalten zu München im Winter 1858, 1858, 204f.
  • Fritz Byloff, Siegfried Kramer (eds.), Volkskundliches aus Strafprozessen der Österreichischen Alpenländer mit besonderer Berücksichtigung der Zauberei- und Hexenprozesse von 1455 bis 1850, items 31 Arkivigite je 2016-08-09 per la retarkivo Wayback Machine, 32 Arkivigite je 2016-08-09 per la retarkivo Wayback Machine (1929).
  • Johann Andreas Schmeller , Bayerisches Wörterbuch s.v. "Wolf" (1837).
  • "Wolfssegen" en Meyer (eld.), Handwörterbuch des Deutschen Aberglaubens: Waage - Zypresse, Nachträge, 1974, 800f.