Wolkramshausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolkramshausen
Blazono
Wolkramshausen (Germanio)
Wolkramshausen (Germanio)
DEC

Map

komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Nordhausen
Komunumo Bleicherode
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036334
Poŝtkodo 99735
Aŭtomobila kodo NDH
Oficiala Municipokodo 16062059
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 25′ N, 10° 44′ O (mapo)51.4226310.738821Koordinatoj: 51° 25′ N, 10° 44′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 206 m
Areo 10,84 km²
vdr

Wolkramshausen estas eksa komunumo en Germanio kaj ekde la komenco de 2019 urbokvartalo de Bleicherode. Ĝi troviĝas en la distrikto Nordhausen de la federacia lando Turingio, kaj krome estis ĝis la 31.12.2018 la administra centro de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Hainleite. Fine de la jaro 2017 loĝis en Wolkramshausen 936 personoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La oficiala unua mencio estis en 834, dume aliaj konas atestilojn pli fruajn el 802/817.[1]

Sur orienta parto de Zengenberg, monto ĉe la norda rando de Hainleite oriente de Wernrode, troviĝis burgo ŝirmprotekta kaj por Wernrode kaj por Wolkramshausen. Tiel kontroleblis ankaŭ la komercvojo trans Hainleite. Videblas de la supra projekciaĵo de la burgo ankoraŭ muraro de du metroj altece kaj ok metroj larĝeco kun fosaĵo.[2]

Dum la floranta baroko (1650–1720) Wolkramshausen, danke al la familioj von Wilcke kaj von Wurm, evoluis je centro ekonomia kaj kultura de la neurba nobelaro en la ebenaĵo de la loka rivereto Wipper. Alvenis en la 18-a kaj 19-a jarcentoj aliaj gravuloj (ankaŭ oficistoj) konstruonte plurajn fortimpresajn domojn. La komunumo do gajnis la kromnomon Eta Parizo. [3]

Laŭ ŝtata kontrakto farita en la 19.6.1816 en Berlino Schwarzburg-Rudolstadt cedis la vilaĝon Wolkramshausen kaj la bienon Utterode al Prusio kaj sekve la tuto apartenis al la Provinca Saksio. Dum la 19-a jarcento gravis surloke ankaŭ la kultivado de sukerbetoj kaj la sukerfabrikado.

Dum la Dua mondmilito pli ol mil da kaptitoj respektive punlaboristoj dungitis en municifabriko; 145 personoj mortis pro enuzina eksplodo en l942. Loĝis ili en tri barakaj setlejoj en Wolkramshausen, Wernrode kaj Ludwigshall.[4]

En la 1.1.2019 Wolkramshausen iĝis parto de Bleicherode; samtempe neniiĝis la ekde 1991 ekzistinta komunumaro Hainleite.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

loka kirko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 311.
  2. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag, 2001, p. 272 kaj 279.
  3. https://bleicherode.de/landgemeinde/ortschaften/wolkramshausen.html
  4. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933-1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933-1945. Reihe: Heimatgeschichtliche Wegweiser Band 8 Thüringen. Erfurt 2003, p. 202, ISBN 3-88864-343-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]