Woluwe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Woluwe
rivereto
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr
Woluwe ĉe Parko Seny, Auderghem.

Woluwe estas rojo kiu fluas tra kelkaj municipoj en sudoriento kaj oriento de Bruselo kaj estas rekta alfluanto de la rivero Zenne (en Vilvoorde). Kleine Maalbeek estas alfluanto de Woluwe (en Kraainem). Multaj akvejoj formiĝis laŭlonge de la rojo kaj de la tempo, inter kiuj Mellaerts ankoraŭ ekzistas. La valo de Woluwe trapasas la municipojn Auderghem, Watermael-Boitsfort, Woluwe-Saint-Pierre, Woluwe-Saint-Lambert, Evere, Kraainem, Zaventem, Machelen kaj Vilvoorde.

La urboj Woluwe-Saint-Pierre, Woluwe-Saint-Lambert kaj Sint-Stevens-Woluwe derivigis siajn nomojn el tiu de la rojo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 50° 53′ N 4° 27′ O / 50.883 °N, 4.450 °O / 50.883; 4.450 (mapo)