Won Kenn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Won KENN estis ĉino, doktoro de beletristiko kaj universitata profesoro. Li naskiĝis en 1900 en Kantono (Ĉinio) kaj esperantistiĝis antaŭ la Unua Mondmilito. En 1921 li studis en Liono, Francio. Kiel delegito de la ĉina Esperanto-movado li estis sendita al la Internacia Edukista Konferenco en Ĝenevo, 1922, al la Internacia Komerca Konferenco en Venecio, 1923 kaj al la Internacia Radia Konferenco en Parizo, 1925. Li partoprenis en la Universalaj Kongresoj en Vieno kaj Ĝenevo, kaj ĉeestis kvin landajn Esperanto-kongresojn en Eŭropo. Krome li estis sembro kaj konsilanto de Internacia Centra Komitato, membro de la Lingva Komitato, kaj preleganto de la Somera Universitato en Ĝenevo. Artikoloj de li aperis en diversaj gazetoj. Ekde la jaro 1926 li estis direktoro de Esperanto-Instituto en Kantono. Kun samideanoj Wu, Hsu, Sinpak Au kaj aliaj li gvidis la Esperanto-movadon en Kantono. Aldone li estis ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, eldonita en 1934.