Wong Kenn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉina esperantisto


Wong Kenn
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1893 (1893-11-30)
Morto 24-an de aŭgusto 1990 (1990-08-24) (96-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

WONG Kenn (1894 en Kantono, Ĉinio - mortis la 24-an de aŭgusto 1990 en Kowloon, Honkongo) estis nova Honora Membro de UEA, eksciis pri tio nur en la lastaj tagoj de sia vivo.

Jam kiel 18-jara li fariĝis membro de UEA. Profesie li estis beletristo el tiu generacio, kiu laboregis por starigi kulturajn ligojn inter Ĉinio kaj la cetera mondo. Li fariĝis internacie konata dum sia studrestado en Liono, Francio (1921-1925), interalie per prelegoj ĉe la Universalaj Kongresoj de 1924 kaj 1925. En 1924 li estis elektita al la Lingva Komitato kaj la Centra Komitato de la Esperanto-movado. Post sia reiro al Kantono li ricevis universitatan postenon por instrui filologion, lingvistikon kaj Esperanton, fondis Esperanto-Instituton en Kantono kaj kungvidis la fortan kantonan movadon. En 1926 aperis lia ampleksa studo pri la scienca aplikado de Esperanto kaj en 1929 lia verko Ĉinio kaj la problemo de Esperanto, ambaŭ en la ĉina lingvo. Komence de la tridekaj jaroj li kunlaboris pri la redaktado de Enciklopedio de Esperanto.

La tumultaj jaroj de milito kaj revolucio portis Wong al Honkongo. De 1955 li reaktiviĝis en la movado, kaj estis elektita al la Akademio de Esperanto (1962-1970).