Woodbine Parish

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Woodbine Parish
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1796 (1796-09-14)
en Londono
Morto 16-an de aŭgusto 1882 (1882-08-16) (85-jaraĝa)
en St Leonards-on-Sea
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Alma mater Eton College
Familio
Patro Woodbine Parish
Infanoj William Parish • Charles Woodbyne Parish • Blanche Marion Parish
Okupo
Okupo diplomato
vdr

Woodbine PARISH (Londono 14-a de septembro de 1796 – St. Leonards Sussex, 16-a de aŭgusto de 1882) estis komercisto, diplomato kaj veturisto britia.

Li funkciis kiel brita diplomato en Bonaero de 1825 al 1832. Li subskribis la Traktaton de Amikeco, Komerco kaj Navigado kun Argentino en la 2-a de februaro de 1825, akompanante ankaŭ la oficialan agnoskon fare de Granda Britio de la Sendependeco de Argentino.

Kun Joseph Barclay Pentland, li inspektis grandan parton de la Boliviaj Andoj inter 1826 kaj 1827. Li publikigis "Buenos Ayres y las Provincias del Río del Plata" en (Londono, 1839). Li servis kiel Ĉefa Komisiito en Napolo de 1840 al 1845. Li havis leteran korespondadon kun Charles Darwin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]