Woodwalkers (filmo)
Woodwalkers | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Woodwalkers |
Originala lingvo | germana lingvo |
Kina aperdato | 24 okt. 2024, 12 okt. 2024, 2 jan. 2025 |
Ĝenro | fantasta filmo |
Kameraado | Peter Krause |
Reĝisoro(j) | Damian John Harper |
Produktisto(j) | Danny Krausz |
Rolantoj | Oliver Masucci • Martina Gedeck • Hannah Herzsprung • Emile Chérif |
IMDb | |
Woodwalkers (angle, traduko esperante "arbaraj migrantoj") estas unua el laŭplane tri fantastaj kinejaj filmoj surbaze de samnoma romanserio por infanoj kaj junuloj de la verkistino Katja Brandis.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]"Arbaraj migrantoj" estas formoŝanĝantoj, kies korpo povas ŝanĝiĝi inter besta kaj homa formoj kaj kiuj do povas vivi kaj en la besta mondo kaj inter homoj. Eblas kun iom da ekzerco laŭplaĉe elekti sian korpoaspekton. Carag estas tia formoŝanĝanto: li vivas kiel juna pumo kun sia montoleona familio en la Roka Montaro. Dum lia unua vizito al la proksima urbo, transformita al tute normala 15-jara adoleskanto, li estas fascinita de la vigla kaj tenta vivo tie kaj volas esti homo de nun, kompreneble kun la kapablo transformiĝi reen en pumon kiam li tre volus.
Kiel "mistera infano" kiu havas neniun homan pasintecon, li aperas en la urbo kaj estas metita kun adopta familio. Li ne estas vere feliĉa ĉar estas malfacile por li reguligi siajn agresajn impulsojn. Estas nur kiam Clearwater High ("klarakva mezlernejo"), sekreta loĝlernejo por "Arbaraj migrantoj" alivestita kiel normala mezlernejo, akceptas lin kiel lernanton, ke li iĝas pli memfida kaj feliĉa. Ĉi tie li trovos multajn formoŝanĝantojn, kiuj aŭ naskiĝis kiel homoj kaj povas transformiĝi en bestojn aŭ inverse. En la sekreta loĝlernejo li lernas uzi kaj kontroli siajn fortojn kaj amikiĝas kun la bizono Brandon, en homa formo mallerte moviĝanta knabo, kaj la sciuredo Holly, en homa formo vigla kaj bonege observanta rufhara knabineto.
Carag komence trovas mentoron en Andrew Milling, kiu ankaŭ povas transformi en pumon. Kune, Carag, Holly, Brandon kaj aliaj samklasanoj travivas aventurojn kaj venkas danĝerojn en la mondo de la "arbaraj migrantoj", minacata - kiel la reala faŭno kaj flaŭro - de profitemaj homaj ekspluatantoj de naturaj resursoj kaj poluantoj. La intrigo nun akiras rapidecon ĉar Andrew Willing pretas same perforte kontraŭagi la natur-perfortajn profitemulojn. Li uzas plurajn el la adeloskaj lernejanoj kiel spionoj kaj gerilanoj, kaj antaŭenpuŝas siajn malhelajn intrigojn. La situacio eskaladas dramece, sed finiĝas sen katastrofo, ĉar la 15-jarula junulo/pumo Carag fine heroe kontraŭstaras al sia mentoro Andrew Milling.
Roluloj
[redakti | redakti fonton]Rolo | Aktoro |
---|---|
Carag | Emile Chérif |
Holly | Lilli Falk |
Brandon | Johan von Ehrlich |
Lissa Clearwater, la lernejestrino | Martina Gedeck |
Andrew Milling | Oliver Masucci |
Anna Ralston, adopta patrino de Carag | Hannah Herzsprung |
Produkta planado
[redakti | redakti fonton]La unua formo de la trilogio,[1] filmita en printempo kaj somero 2024, surprize jam premieris en germanlingvaj kinejoj en oktobro 2024, ekster Germanlingvio sekvis premieroj komence de 2025, ekzemple en Hungario en januaro 2025. La dua parto de la trilogio jam estis filmita en somero kaj aŭtuno 2024,[2] sed supozeble nur premieros fine de 2025, kaj same la tria parto filmiĝos en 2025 kaj antaŭvideble premieros en 2026.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ intervjuo de Emile Chérif: "Estis eĉ du veraj pumoj inter la aktora teamo", en la retejo rbb24, la 21-an de oktobro 2024 (germane)
- ↑ raporto pri la dua parto de la trilogio el aŭgusto 2024 en la retejo blickpunktfilm.de (germane)