Worcester

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La urbo Vorĉestro estas la ĉefurbo de Worcestershire en Anglio; la rivero Severno trafluas la mezon, kie la granda katedralo de la urbo superrigardas la riveron.

Historio

La loko de Vorĉestro estis unue uzita de la Romia imperio en la 1-a jarcento, liginte Gloucester al Wroxeter. En la jaro 407 p.K. oni konsideris la vilaĝon forlasita, sed ĝi resurektis en la mezo de la 7-a jarcento pere de saksoj, donantaj al ĝi la nomon "Weogoran cester".

La urbo estis preskaŭ detruita en 1041 post insurekcio kontraŭ la puna imponado de Hardakanuto. La urbo estis atakita kelkfoje en la civila milito (en 1139, 1150 kaj 1151) inter reĝo Stefano kaj imperiestrino Matilda, filino de Henriko la 1-a.

Je la malfrua mezepoko la loĝantaro kreskis al ĉirkaŭ 10.000, kiam la fabrikado de tolo komencis esti granda loka industrio.

Vorĉestro estis la loko de la Batalo de Worcester (3an de Septembro, 1651), en kiu la provo de Karolo la 2-a repreni la landon de Cromwell kaj la parlamentanoj estis decide venkita, en la kampoj proksime al la okcidento kaj sudo de la urbo, apud la vilaĝo Powick. Post sia malvenko Karolo revenis al sia sidejo (nun nomata "la domo de Reĝo Karolo") en la Maizvendoplaco, antaŭ ol fuĝi maskovestita al Boskobel-Domo en Shropshire kaj fine eskapi al Francio.

Vorĉestro estis unu el la urboj lojalaj al la Reĝo dum tiu milito, pro kio ĝi ricevis la epiteton "La Fidela Urbo".

Dum la 18-a jarcento la komercado de Vorĉestro malviglis kompare al pli modernaj urboj de la Okcidentaj Mezregionoj. La Birminghama kaj Vorcestra kanalo malfermiĝis en 1815 permesante transporti varojn de Vorĉestro al pli vasta urbokomplekso.

Industrio kaj komerco

Industrio nun estas tute diversa; en la 19-a jarcento kaj la frua 20-a jarcento Vorĉestro estis elstara centro por fabrikado de gantoj, sed tio vere malkreskis. Ankoraŭ lokita en la urbo estas la Vorĉestro-fabriko de porcelano (proksime al la katedralo), kaj, iom ekster la centro, la fabriko, kiu faras la plej faman produkton de Vorĉestro, "Vorĉetrosira saŭco". Vorĉestro estas la hejmo de la plej malnova tagĵurnalo en la mondo, Berrow's Worcester Journal, kiu devenas de novaĵfolio, kiu komencis esti eldonita en 1690.

Publikaj lernejoj

Vorĉestro estas la sidejo de la famaj publikaj lernejoj Reĝa Gramatika Lernejo de Vorĉestro, fondita antaŭ 1291, kaj la Lernejo de la Katedralo de Vorĉestro, kiu estis fondita en 1541 de Henriko la 8-a kiel The King's School, Vorĉestro.

Famaj civitanoj

Probable la plej fama el la civitanoj de Vorĉestro estis komponisto kavaliro Edward Elgar, kies patro kondukis muzikvendejon je la fino de High-Strato; statuo de Elgar staras apud la originala loko de tiu vendejo. Lia naskiĝloko estas ne malproksime ekster Vorĉestro en la vilaĝo Broadheath.

Kavaliro Charles Hastings, fondinto de la Brita Medicina Asocio, loĝis en Vorĉestro dum la plimulto de sia vivo – la nove konstruita Vorĉestrosira Reĝa Hospitalo staras ĉe la strato nomita omaĝe al li.

Poeto kaj aŭtoro pastro Geoffrey Anketell Studdert Kennedy, fame konata kiel Woodbine Willy, estis dum iom da tempo la paroĥestro de la Preĝejo de Sankta Paŭlo en la urbo. Li famiĝis dum la dua Mondmilito, kiam li fariĝis militpastro, ĉar liaj predikoj kaj poemoj helpis pligrandigi la kuraĝon de la trupoj. Li akiris sian ŝercnomon de sia kutimo disdoni "Woodbine"-cigaredojn al la viroj en la tranĉeoj.

Civila inĝeniero Edward Leader Williams, desegnisto de la Manĉestra Ŝipkanalo, naskiĝis kaj maturiĝis en Vorĉestro, loĝante en Diglis-Domo (nun la Diglis-Hotelo) kun sia frato, notinda pejzaĝartisto Benjamin Williams Leader.

Kulturo kaj artoj

Festivaloj kaj koncertoj

Ĉiun trian jaron Vorĉestro fariĝas la hejmo de la Triĥorusa Festivalo, kiu devenas de la 18-a jarcento kaj estas la plej malnova muzikfestivalo en Eŭropo. La loko de la festivalo alternas ĉiutage inter la katedralaj urboj Gloucester, Hereford kaj Vorĉestro. Fama pro sia subtenado de angla muziko, precipe tio de Elgar, Vaughan Williams kaj Gustav Holst, Vorĉestro sekve gastigos la festivalon en Aŭgusto 2005.

La Vorĉestro-Festivalo estas relative nova entrepreno establita en 2003. Okazante en malfrua aŭgusto, la festivalo konsistas el aro da diversaj muziko, teatro, kino kaj laborgrupoj, kiel ankaŭ la jam establita Biera Festivalo.

La Kristnaska Foiro estas granda allogaĵo de turismo ĉiudecembre.

La Membro de Parlamento por la elektodistrikto Vorĉestro estas Michael Foster.

Eksteraj ligiloj