WorldSkills

El Vikipedio, la libera enciklopedio
WorldSkills
WorldSkills
perioda evento • vocational competition
Komenco 1950 vd
Sidejo Amsterdamo
Retejo Oficiala retejo
vdr

WorldSkills (Monda LertecoLertuloj de la Mondo) estas internacia prezento pri lerteco, ekzerciteco de la landaj junaj metiistoj, faklaboristoj (kiel frizisto, farbisto, kosmetikisto, lignaĵisto ktp.).

Ĝi ekis kiel nacia konkuro en Hispanio, en 1947. Tiam mankis la lertaj faklaboristoj, tiel la ĉefdirektoro de la hispana junulara asocio (de faklaboristoj), José Antonio Elola Olasó elpensis la konkuron. Li volis konvinki la junulojn, la gepatrojn kaj la dungontojn, ke lia estonteco dependas de la efika fakinstruado. Tiel li organizis la unuan konkuron en Hispanio, en 1947 kun pli ol 4000 partoprenantoj. En 1950 aliĝis ankaŭ 12 faklaboristaj lernantoj el Portugalio, poste en 1953 venis lernantoj el Germanio, Francio, Svislando, Britio kaj Maroko. En 1954 oni skizis la regularon de la jam internacia konkurso.

Ekde 1958 la konkurso trapasis la hispanan landlimon. Ĝi okazis en 1958 en Bruselo, pli poste en Atlanto, Berno, Seulo, Munkeno kaj multaj aliaj landoj.

En 2005 ĝi okazis en Helsinko, kie partoprenis 978 reprezentantoj (konkursantoj) el 38 landoj, el 48 metioj. Ilian laboron kontrolis 635 fakspertuloj.

La konkurso okazos en 2007 en Numazu, Japanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Naciaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(el angla vikipedio):

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.