Saltu al enhavo

World Scientific

El Vikipedio, la libera enciklopedio
World Scientific
emblemo
eldonejo
akademia eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1981 vd
Lando(j) Singapuro vd
Sidejo Honkongo
Fondinto(j) Phua Kok Khoo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

World Scientific Publishing estas scienca eldonejo kun sidejo en Singapuro. Fondita en 1981, ĝi estas unu el la ĉefaj sciencaj eldonejoj. Ĝia fokuso estas sur la Azia-Pacifika mondregiono. [1]

En 2014, la eldonejo publikigis ĉirkaŭ 600 librojn kaj presis ĉirkaŭ 130 ĵurnalojn en diversaj kampoj de scienco, teknologio kaj medicino. Ekde 1996, World Scientific eldonas rete, inkluzive de elektronikaj kopioj de ĵurnaloj, konferencaj aktoj kaj libroj, kaj ankaŭ havas retan butikon.

Ili eldonas librojn kaj revuojn en la sciencaj (ĉefe naturscienco), teknikaj kaj medicinaj kampoj, kaj ankaŭ ekonomiko. Ĉirkaŭ 500 libroj estas eldonataj ĉiujare, kaj la eldonejo posedas 125 revuojn (inkluzive de elektronikaj revuoj). La eldonejo havas oficejojn en Usono (Nov-Ĵerzejo, Kalifornio), Londono, Ĝenevo, Ĉinio (Pekino, Ŝanhajo, Tjanĝino, Honkongo), Tajvano (Tajpeo), Sidnejo kaj Barato (Ĉenajo).

Ekde 1991, la eldonejo kunlaboris kun la Nobel-Fondaĵo kaj publikigis prelegojn kaj verkojn de Nobel-premiitoj pri fiziko, kemio, fiziologio, medicino, paco kaj literaturo. Ĝi sukcedis Elsevier, kiu publikigis la verkojn ĝis 1970. Ĉar multaj eldonoj estis konsiderataj elĉerpitaj dum longa tempo kaj ne estis represitaj, la eldonejo ankaŭ ricevis la rajton represi la pli fruajn eldonojn.

En 1995, ili fondis Imperial College Press kun Imperial College en Londono. Aliaj premsignoj inkluzivas Stallion Press, Hindustan Book Agency, Global Publishing, kaj la eldonejon de la Matematika Societo de Japanio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Doreen Liu, Asia Pacific Entrepreneurship Awards. Arkivita el la originalo je 7 March 2016. Alirita 2 September 2016 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]