Worldometer
Worldmeter | |
---|---|
Retadreso | www.worldometers.info |

Worldometer (esperantigita Mondometro; antaŭe nomita Worldometers [1], pluralo), estas retejo kiu disponigas realtempajn statistikajn datumojn pri diversaj temoj. La retejo estas posedata kaj funkciigita de la datenfirmao Dadax [2][3] kies enspezon estas generita pere de reta reklamado [4].
La retejo estas parto de projekto nomita "Real Time Statistics" [5], kiu estas administrita de internacia teamo de programistoj, esploristoj kaj volontuloj [6].
La retejo disponeblas en 34 lingvoj kaj provizas datumojn pri temoj kiel monda loĝantaro, registaro, ekonomio, socio, amaskomunikilaro, medio, manĝaĵo, akvo, energio kaj sano [7].
En 2020, la retejo akiris grandan popularecon pro la publikigo de statistikoj rilataj al la koronvirusa epidemio, sed ĝia nivelo de precizeco kaj metodaro estas dubindaj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La retejo estis establita fare de Andrej Alimtov, rusa enmigrinto al Usono, en 2004 [8][9], kaj estis relanĉita la 29-an de januaro 2008. En 2011, ĝi estis elektita de la Biblioteka Asocio de Usono kiel unu el la plej bonaj senpagaj referencejoj [10].
En januaro 2020, la retejo ŝanĝis sian nomon de "Worldometers" al "Worldometer" (singularo), kaj por tio ĝi translokiĝis al nova domajno [11] [12].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ FAQ: Is it 'Worldometer' or 'Worldometers' (with a final 's')?. Alirita March 25, 2020.
- ↑ Worldometer – About us.
- ↑ Who is Dadax (Worldometer) (March 30, 2020). Alirita March 30, 2020.
- ↑ Site of the week: Worldometers (July 12, 2014).
- ↑ Powering live statistics on the web. Alirita March 25, 2020.
- ↑ Worldometers: real-time world statistics. Alirita March 25, 2020.
- ↑ Worldometers - real time statistics | Blog | National Library of New Zealand.
- ↑ Scott McLean, Laura Perez Maestro, Sergio Hernandez, Gianluca Mezzofiore and Katie Polglase, , "The Covid-19 pandemic has catapulted one mysterious data website to prominence, sowing confusion in international rankings", CNN, 19 May 2020.
- ↑ Dyer, Henry, "The story of Worldometer, the quick project that became one of the most popular sites on the internet", New Statesman, 7 May 2020. (angle)