Worthing

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Worthing estas marborda urbo de Sussex, Anglio, 16 kilometrojn okcidente de Brajtono. Ĝi enhavas pli ol 100 mil loĝantojn.

Historio

En la ĉirkaŭaĵoj arkeologoj eltrovis ŝtonepokajan silikminojn. Tuj norde de la urbo situas ferepoka montet-fortikaĵo, Cissbury Ring, kaj estas aliaj prahistoriaj restaĵoj en la ĉirkaua regiono. Dum la romia epoko terkultivista domo staris kie nun situas la urbocentro, kaj pluraj stratoj datiĝas de la sama epoko.

Ĝis la 1750-a jardeko Worthing estis nur vilaĝeto kie loĝis fiŝistoj kaj terkultivistoj. Tiam ĝi evoluis en laŭmodan marbanejon. Filino de Georgo la 3-a (Britio), Amelia, vizitis la urbon en 1798.

Dum la 19-a jarcento Worthing estis bazo de kontrabandistoj.

Dum la 1880-a jardeko okazis tumultoj pro protestoj kontraŭ klopodoj malpermesi aŭ limigi la vendadon de alkoholaĵoj.

Ekonomio

Worthing estas grava centro de la financa industrio.