Wow!-signalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bildo 1 The WOW! Signal
Origino: The Ohio State University Radio Observatory and the North American AstroPhysical Observatory (NAAPO).

La Wow!-signalo estis forta mallarĝbenda radio-signalo ricevita de d-ro Jerry R. Ehman je 1977-08-15, dum li laboris pri SETI- projekto je la radioteleskopo The Big Ear, angle la granda orelo, de la Ohio State University[1]. La signalo estis ege interesa, ĉar ĝi povis eventuale deveni de ekster-tera aŭ ekster-sun-sistema fonto. Ĝia ricevado daŭris 72 sekundojn. Sed ĝi ne aperis denove. Granda intereso ekestis en la ĵurnaloj dum diskutoj pri SETI-rezultoj. Surprizita pri kiel bone la signalo similis al kvalito de esperita ekstertera signalo, Ehman ĉirkaŭmarkis la signalon sur la papero kaj skribis la komenton "Wow!" je ĝia flanko. Tiu komento fariĝis la nomo de la signalo[1].

Rimarko pri la daŭro de la ricevado de 72 sekundoj: Tiu rezultis de la turniĝanta anteno. La anteno estas en fiksita pozicio kaj turniĝas kun la turniĝanta Tero. Konstanta signalo kun daŭro de pli ol 72 sekundoj povas esti aŭdata nur tiom longe, kiom la anteno direktas al la fonto de la signalo.

Interpretado de la papera teksto[redakti | redakti fonton]

La ĉirkaŭmarkitaj literoj 6EQUJ5 ne estas kodita teksto en iu nekonata lingvo de eksterteruloj. Ili nur priskribas la ŝanĝon de la forteco de la signalo. La sistemo do estas programita de Ter-homo.

Detaloj:

  • spaco signifas fortecon inter 0 kaj 1
  • ciferoj 1 ĝis 9 signifas forteco-ŝtupojn, simile kiel uzitaj en profesia radio, amatora radio kaj CB-radio. Valoroj estas inter 1 000 kaj 10 000.
  • Pli altaj fortecoj, 10 kaj supre ricevas literojn por ebligi indikon per nur unu karaktro..
  • "A" indikas fortecon inter 10 kaj 11.
  • "B" indikas fortecon inter 11 kaj 12. "C" kaj sekvaj, pli altajn fortecojn.
  • "U" indikas fortecon inter 30 kaj 31. Tio estis la plej alta forteco ricevita. Je logaritma skalo ĝi estis pli ol 30-foje pli laŭta ol normala bruo en la spaco[1].

La forteco estas la rilato de signalo kontraŭ bruo (angle: signal to noise ratio), la bruo mezurita kiel averaĝa dum la antaŭaj minutoj[2].

bildo 2, La loko de kie venis la signalo en la konstelacio Sagitario. Laŭ la tekniko de la antenoj la loko povas esti unu de la du ruĝaj strekoj. La vertikala pozicio estas necerta. La loko ne estas punkto, sed strio. Signalo povis veni de pli norda aŭ suda loko.

Ŝanĝo dum tempo[redakti | redakti fonton]

bildo 3, forteco dum tempo

Bildo 3 montras, kiel la literoj aspektas kiel kurbo.

"Horizontala" informo[redakti | redakti fonton]

La supra klarigo pri bildo 1 temis pri la vertikalaj kolonoj, speciale pri la kolono kun la kodigita sinsekvo de fortecoj.

Horizontale, de maldekstre al dekstre estas 20 kolonoj. Tiuj reprezentas 20 kanalojn, en kiuj samtempe eniris signaloj kaj estis analizitaj. La larĝeco de ĉiu kanalo estas 10 kHz. En bildo 1 en la resto de la kanaloj ne estas vere fortaj signaloj, nur la ĝenerala malforta bruo.

Ĉu la signalo enhavis moduladon, do enhavon?[redakti | redakti fonton]

Tiu demando estas tre grava. En sia dokumento "eksteraj ligiloj n-ro 1" Ehman detale diskutas tion. En unu ĉapitro de la dokumento (en paĝoj 21 ĝis 23) li diskutas la demandon, ĉu eblas, ke la signalo havis moduladon, do enhavon, informon.

La respondo de D-ro Ehman estas: jes, eblas. Sed nia tiama ricevilo ne estis sufiĉe kapabla. Ankaŭ nia tiama komputilo ne estis tre kapabla.

Jam kun la tiama "state of the art", la stato de la tekniko, oni estus povinta apliki ricevilon multe pli mallarĝbendan ol 10 kHz, nome malpli ol 0,5 kHz, kaj duan komputilon por aparta samtempa analizo. Aŭ la unua komputilo estus devinta enŝalti normalan sonbend-registrilon, por posta analizo. Se la ETI, la eksterteraj inteligentuloj, uzis moduladon, ekzemple similan kian ni mem uzis en nia Arecibo-mesaĝo, ni ne kaptis la enhavon pro nia tro simpla, larĝbenda ricevilo. Tre bedaŭrinda afero!

Problemo pri financoj[redakti | redakti fonton]

La kaŭzo por nia tro simpla aparataro estis simple manko de financoj. Poste estis evoluigita SERENDIP-ricevilo, kiu povis samtempe observi multajn kanalojn kun larĝeco de po 0,6 Hz (16000-foje pli detaligebla!). Se ni estus tiam havintaj ĝin, ni estus povintaj legi eventuale enestantan informon.

Ehman pripensas, kial la signalo ne reaperis. Unu ebleco: eble la ETI poste sendis al aliaj lokoj.

Alia ebleco: ĉu la signalo ne reaperis ĝis nun, ĉar la ETI ankaŭ ne ricevis sufiĉan monon por pli ofta sendado en nian direkton? Por la ETI ja ekzistas pli ol mil diversaj steloj, al kiuj ili povas sendi.

Estonteco[redakti | redakti fonton]

Nun nur restas la espero, ke la signalo denove aperu. La lokon en la ĉielo ni konas, estas loko en la konstelacio sagitario, kaj ankaŭ la frekvencon ni konas. Vidu bildon 2. Ni observas tie daŭre. Ekzakte dirite ne vere daŭre: La anteno ne povas esti direktita daŭre al tiu direkto, ĉar aliaj taskoj estas, kaj financoj ankoraŭ ne sufiĉas. Alia kaŭzo, kial radioobservatorioj devas paŭzi: la loko turniĝas, dum 24 horoj je 360 gradoj. Tial dum granda parto de la tago la observatorio ne povas vidi la objekton.

La plimulto de la observatorioj havas moveblajn antenojn. Tiuj povas esti movitaj tiel, ke la anteno konstante vidas la certan lokon/stelon, maksimume dum 12 horoj. En la observatorio de Arecibo tio nur eblas tre limigite. Tie la anteno estas fiksita kaj moviĝas konstante kun la Tero. Per movigo de ĝia sekundara anteno tamen la direkto de ricevo povas esti ŝanĝita je kelkaj gradoj, do observado dum kelkaj minutoj eblas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 "Aliens Found In Ohio? The 'Wow!' Signal", de Robert Krulwich, NPR, 2010-05-29
  2. Ehman, Jerry. Explanation of the Code "6EQUJ5" On the Wow! Computer Printout. Alirita 2010-01-01.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]