Wurlitzer Electric Piano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wurlitzer 200A

Wurlitzer Electric Piano estas elektromekanika klavarinstrumento, produktita 1955 kaj 1982 de la firmao Rudolph Wurlitzer Company kaj inventita de Benjamin Meissner. La plej ofte uzata variaĵo, Wurlitzer 200A, aperis ĉefe en la 1960-aj kaj 70-aj jaroj ofte en ĵazo, funko, kontreo kaj soŭlo. Wurlitzer ekde tiam ĉiam denove estas uzata en diversaj muzikstiloj, poste pli kaj pli en specimenita formo. La sono similas al tiu de Fender Rhodes kaj varias inter relative malmilda, kava, venkebla sono je agresema ludado kaj dolĉeta, vibrafoneca, varma sono je trankvila ludado.

Instrumento[redakti | redakti fonton]

Wurlitzer estas klavarinstrumento kun 64 klavoj. La tonamplekso egalas al tiu de 88-klava pianego sen la supra kaj malsupra oktavo. La songenerado okazas po klavo per lameno, kiun frapas martelo post klavofrapo, kaj kiu per kondensiloplatoj formas elektran kampon, trans kiu la tono ankaŭ estas deprenata. Krome Wurlitzer disponas pri dampiloleva pedalo, kiu funkcias per Bowden-tirilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inventinto Benjamin Meissner evoluigis kutiman, amplifikatan pianon en la 1930-aj jaroj. Wurlitzer uzis la elektran sonprenokonstruaĵon, sed anstataŭis la kordojn per metallamenoj.

Aŭdekzemploj[redakti | redakti fonton]

Konataj muzikaĵoj aplikantaj Wurlitzer: