Wynton Kelly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Wynton Kelly (* 2-an de decembro 1931 en Jamajko; † 12-an de aprilo 1971 Toronto, Kanado) estis usona ĵazpianisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kelly alkreskis en Broklino, Novjorko, post kiam liaj gepatroj, kiam li aĝis kvar jarojn,[1] [2] forloĝiĝis de Jamajko, kaj komencis sian profesian karieron kiel dekkelkjarulo en ritmenblusaj bandoj. Post kiam li koncertvojaĝis kun Ray Abrams[3][4] tra Karibio [3], li laboris kun Cecil Payne, Dinah Washington kaj Dizzy Gillespie.[2] Ekde 1959 ĝis 1963 li fariĝis membro de la kvinopo de Miles Davis. Li ludis sur la konsekvencriĉa albumo de Miles Davis Kind Of Blue 1959, kie li anstataŭis Billon Evans je la peco Freddie Freeloader (Davis petis Kelion, ke lia sono similu pli al Ahmad Jamal). Li ankaŭ ludis je unuopa titolo sur la disko Giant Steps de John Coltrane kaj anstataŭis je Naima Tomion Flanagan.

Miles Davis, lia antaŭa bandestro, priskribis Kelion kiel miksaĵo inter Red Garland kaj Bill Evans, ĉar Kelly ludis bazan pelan ritmon (kiel Red Garland) kaj li ludis kun ioma retenemo laŭ la maniero de Bill Evans.

Kelly estis delikata akompananto kaj klarkontura soloisto. Li surdiskigis 14 ttolojn pro Blue Note Records kun triopo, laboris kun Dinah Washington, Dizzy Gillespie kaj ekde 1951 ĝis 1952 kun Lester Young. Post la armeservo li laboris kun Dinah Washington 1955-1957, Charles Mingus 1956-1957 kaj la bandego de Dizzy Gillespie en 1957. Li plej famiĝis pro sia laboro kun Miles Davis 1959-1963, el kiu ekestis albumoj kiel Kind Of Blue, Blackhawk kaj Someday My Prince Will Come. Kiam li foriris de Davis, li tuj kunprenis la ritmosekcion kun basisto Paul Chambers kaj frapinstrumentisto Jimmy Cobb por sia propra triopo. Plej bone sonis la grupo, kiam ĝin subtenis Wes Montgomery, kiel priskribas Kelly.[3]

Antaŭ sia frua morto Kelly surdiskigis kiel bandestro por Blue Note, Riverside, Vee-Jay, Verve kaj Milestone. Krom por propraj dek unu sonregistraĵoj li laboris akompanante plurajn muzikistojn je iliaj sonregistradoj: Sonny Rollins, John Coltrane, Dexter Gordon, Wayne Shorter, Nat Adderley, Johnny Griffin, Hank Mobley, Jay Jay Johnson kaj Illinois Jacquet.[3] Dum siaj lastaj vivojaroj li ofte prezentis kun Ray Nance en novjorkaj klubejoj.[3]

Basisto Marcus Miller, duagrada kuzo de Kelly, ankaŭ prezentis kun Miles Davis en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj.

Muzikstilo[redakti | redakti fonton]

Kelly havas je la ludo rondan, mildan sonon, reteneman pelon kaj svinge influitan, propravolan [4] ludon de blokakordoj, kiu ekestas per tio, ke li per la maldekstra mano kunfrapas la akordojn laŭ la ritmo de la melodio anstataŭ konduki ilin paralele al la melodio. En "Freddie Freeloader" li ekz. ludas perlajn pasaĵojn, bibopecajn tonvicojn [4] kaj per ega ideoriĉeco pri simpla blusoskemo. Precipe muzikistoj ŝatis Vintonon Kelly. La frua ludo de Kelly memoras pri Silver. Li discipline ludis la pulson, kiu faris lin dezirata akompananto.[4]

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Piano Interpretations (Blue Note, 1951, kun Oscar Pettiford)
  • Kelly Blue, (OJC, 1956, triopo ĝis sesopo)
  • Four (1969, kun Joe Henderson)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. The New Grove Dictionary of Jazz (1995)
  2. 2,0 2,1 Down Beat Profile
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Martin Kunzler, Jazzlexikon, Rowohlt, ISBN 3-499-16317-9
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Rough Guide Jazz, Carr, Fairweather, Priestley, Metzler Verlag, ISBN 3-476-01584-X