Władysław Czartoryski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Władysław Czartoryski
Persona informo
Władysław Czartoryski
Naskiĝo 3-an de julio 1828 (1828-07-03)
en Varsovio
Morto 23-an de junio 1894 (1894-06-23) (65-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj francapola vd
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio vd
Familio
Dinastio House of Czartoryski vd
Patro Adam Jerzy Czartoryski vd
Patrino Anna Zofia Sapieha vd
Gefratoj Izabella Działyńska • Witold Czartoryski vd
Edz(in)o María Amparo Muñoz, 1-a grafino de Vista Alegre • princino Marguerite Adélaïde de Orléans vd
Infanoj Adam Ludwik Czartoryski • Witold Kazimierz Czartoryski • Clementicek Czartoryski-Zagorski • August Czartoryski vd
Profesio
Okupo diplomato • artkolektanto • politikisto vd
Aktiva en Krakovo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Princo Władysław CZARTORYSKI (naskiĝis la 3-an de julio 1828 en Varsovio, mortis la 23-an de junio 1894 en Boulogne-sur-Seine) estis politika aganto inter elmigrantaro, diplomatia sendito de Nacia Registaro ĉe registaroj de Francio, Anglio, Italio, Svedio kaj Turkio. Fondinto de la Muzeo de princoj Czartoryski en Krakovo. Prezidanto de Historia-Literatura Societo en Parizo, honora membro de Societo de la Amikoj de Scienco en Poznań. Post morto de sia patro iĝis gvidanto de politika partio Hôtel Lambert.

En 1870 la Princo Władysław Czartoryski decidis translokigi la familiajn artokolektojn al Krakovo, kien ili alvenis en 1876. Tio estis la ĝermo de la Muzeo Czartoryski.

Filo de Adam Jerzy Czartoryski kaj Anna Zofia Sapieha. Blazono Pogoń Litewska, sinjoro super Klewań (Rivna provinco).

Marte 1855 edziĝis al Maria Amparo Muñoz (1834–1864), filino de la reĝino de HispanioMaria Kristina de Burbono kaj de ŝia dua edzo, princo Rianzarez. La nupto okazis apud Parizo. La paro estis gepatroj de Francisko Augusto, posta beatigito.

Januare 1872 edziĝis denove en Chantilly al Margerita Adelajda de Orléans, la filino de la princo de Nemours (Francilio). Ŝi estis nepino de la reĝo de Francio, Ludoviko-Filipo. La paro havis du filojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]