Xavier Bettel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xavier Bettel
Ĉefministro de Luksemburgio
Tallinn Digital Summit. Handshake Xavier Bettel and Jüri Ratas (36718144533) CROP BETTEL.jpg
Persona informo
Xavier Bettel
Naskiĝo 3-an de marto 1973 (1973-03-03) (49-jara)
en Luksemburgo
Lingvoj francaluksemburgagermanaangla [#]
Ŝtataneco Luksemburgo [#]
Alma mater Aristotela Universitato de Tesaloniko • Universitato Nancio 2 [#]
Partio Demokratia Partio [#]
Familio
Edz(in)o Gauthier Destenay [#]
Profesio
Okupo politikistoadvokato • partoprenanto de internacia forumo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Xavier BETTEL (naskiĝis la 3-an de marto 1973) estas luksemburgia politikisto kaj advokato, kiu ekde 2013 servas kiel Ĉefministro de Luksemburgio nome de la Demokrata Partio. En la pasinteco li estis la urbestro de Luksemburgo. Li estas la tria ŝtatestro en la moderna epoko kiu estas malkaŝe samseksema.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bettel naskiĝis kaj kreskis en Luksemburgio. En 1999 Bettel estis unuafoje elektita ĉe la Luksemburgia Urba Konsilio. En 2001 li estis trejnita kiel advokato. Li estis la urbestro de Luksemburgio ekde la 24-a de novembro 2011.

En 2013 Bettel estis elektita por gvidi la Demokratan Partion. En la balotoj okazigitaj la 20-an de oktobro de tiu jaro, lia partio pliigis sian forton je 3 pliaj seĝoj kaj finis kiel la tria plej granda partio kun la sama nombro da membroj kiel la dua plej granda partio, post la Socialista Laborista Partio. Henriko, la Grandduko de Luksemburgio, asignis lin por formi la registaron post la eksiĝo de Jean-Claude Juncker de la konservativa Kristana Socia Partio. Lia vicĉefministro Etienne Schneider, estro de la Socialista Laborista Partio, ankaŭ estas malkaŝe samseksema.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]