Xavier Léon-Dufour

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Xavier Léon-Dufour (naskiĝis la 3-an de marto 1912 en Parizo, mortis la 13-an de novembro 2007 samloke) – franca jezuito, teologo bibliisto, aŭtoro de libroj, ankaŭ direktoro de eldona serio Parole de Dieu (Vorto de Dio).

Agado[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1948-1957 estis lekciisto de Biblio en jezuita teologia fakultato Enghien en Belgio. De tie translokiĝis al Lyon-Fourvière. Li estis konsultisto de Pontifika Biblia Komisiono en Romo kaj membro de la societo de studoj pri Nova TestamentoStudiorum Novi Testamenti Societas. Publikigis en teologiaj revuoj: „Recherches de Science Religieuse” kaj „New Testament Studies”.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Słownik teologii biblijnej (Vortaro de biblia teologio) (redaktoro), K. Romaniuk (poligo kaj prilaboro), 4-a eldono, Pallottinum, Poznań 1994, ISBN 83-7014-224-9.
  • Słownik Nowego Testamentu (Vortaro de NovaTestamento) , traduko kaj prilaboro K. Romaniuk, Wydawnictwo Św. Wojciecha, Poznań 1981, 2-a eldono 1986 ​ISBN 83-7015-048-9
  • Ewangelia - wezwanie do działania i modlitwy (Evangelio - alvoko al agado kaj preĝo), tradukis Dorota Szczerba, Wydawnictwo Salwator, Krakovo 2007 ​ISBN 978-83-60703-36-6
  • Les évangiles et l'histoire de Jésus, Editions du Seuil, Parizo 1963, p. 526. Angla eldono, mallongigita kaj korektita: The Gospels and the Jesus of History. J.H. McHugh (traduko de la franca). Collins, Londono 1968, p. 288.
  • Résurrection de Jésus et message pascal, Editions du Seuil, Parizo 1971, p. 389.
  • Le partage du pain eucharistique selon le Nouveau Testament, Editions du Seuil, Parizo 1982, p. 372.
  • Lecture de l'évangile selon Jean. volumoj 1-4, Editions du Seuil, Parizo 1988-1996.