Udzungŭa perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Xenoperdix udzungwensis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Udzungŭa perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Xenoperdix
Specio: X. udzungwensis
Xenoperdix udzungwensis
(Dinesen, Lehmberg, Svendsen, Hansen & Fjeldså, 1994)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Distribuado de la genro Xenoperdix en Tanzanio: ruĝe, en la nordo, tiu de Xenoperdix Rubeho; blue, en la sudo, tiu de Xenoperdrix Udzungwa.
Distribuado de la genro Xenoperdix en Tanzanio:
ruĝe, en la nordo, tiu de Xenoperdix Rubeho;
blue, en la sudo, tiu de Xenoperdrix Udzungwa.
Distribuado de la genro Xenoperdix en Tanzanio:
ruĝe, en la nordo, tiu de Xenoperdix Rubeho;
blue, en la sudo, tiu de Xenoperdrix Udzungwa.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Udzungŭa perdriko, Xenoperdix udzungwensis konata ankaŭ kiel Udzungŭa arbarperdriko estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Ĝi estas malgranda, proksimume 29 cm longa, tre strieca, bruneca membro de la grupo de la perdrikoj kun ruĝeca vizaĝo, grizaj subaj partoj, olivcbrunaj krono kaj supraj partoj. Ĝi havas ruĝan bekon, brunajn irisojn kaj flavajn kurojn. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Malkovrita nur en 1991, tiu birdo estis unuafoje konstatita kiel paro de strangaj piedoj en kuirpoto en tanzania arbarkampadejo. Ili loĝas kaj estas endemiaj de la arbaroj de la Montoj Udzungŭa en Tanzanio. Dua populacio el la altaj teroj de Rubeho estis dekomnce konsiderata tre bone markata subspecio, sed estas nuna agnoskata kiel specie distinga.[1] La dieto konsistas ĉefe el skaraboj, formikoj kaj semoj.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacigrando, limigita teritorio kaj troa ĉasado en kelkaj areoj, la Udzungŭa perdriko estas nune endanĝerita ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bowie, Rauri C.K. & Fjeldså, Jon (2005): Genetic and morphological evidence for two species in the Udzungwa forest partridge. Journal of East African Natural History 94(1): 191–201. PDF plena teksto Arkivigite je 2006-09-28 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]