Xerox PARC

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nuntempa logotipo de PARC

Xerox Palo Alto Research Center (esp. Scienca Centro de Xerox Palo Alto) (PARC) estas avangarda scienca suborganizo de Xerox, kiu troviĝas en Palo Alto, Kalifornio, Usono. Ĝi estis fondita en 1970, kaj el kiel memstara kompanio (tamen ties proprietulo plu restas Xerox) en 2002. Ĝi estas pleje konata pro invento de moderna komputila grafika interfaco (GUI), Unicode, PostScript, Dynabook kaj eĉ labora tablo. En Xerox PARC laboris multaj famaj komtuikistoj, ekz Alan Kay, Jef Raskin kma.

Historio

Dosiero:XeroxPARC.gif
Malnova logotipo de Xerox PARC

PARC estis fondita de George Pake, kiu estis elstara fizikisto en la tereno de kerna magneta resonanco. Doktoro Pake instruis en Vaŝingtona Universitato en 1969 kiam lin trovis Jack Goldman, la ĉefa scienca respondeculo de Xerox. Se Jack Goldman estas ĉefe konata pro fondiĝo de Xerox kaj financa subteno de la dua scienca centro, George Pake ĉefe okupiĝis pri PARC en Palo Alto -- 3,000 mejlojn for de Xerox ĉefsidejo.