Xutos & Pontapés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xutos & Pontapés
Persona informo
TTT
Retejo http://www.xutos.pt/
vdr

Xutos & Pontapés ([ʃ|uː|t|uː|ʃ|_|ɪ|_|p|oʊ|n|t|ə|p|ɛ|ʃ]) estas portugala rok-muzika bando. La bando estis fondita en 1978, en Lisbono, fare de Zé Pedro, Zé Leonel, Kalú kaj Tim. Ilia posta anaro konsistis el Tim (voĉo, baso), João Cabeleira (gitaro), Gui (saksofono, klavaroj) kaj Kalú (drumoj).

Xutos & Pontapés estas ofte konsiderataj la plej sukcesa rok-bando de Portugalio.[1][2][3] La bando estas populare konata de siaj sekvantoj simple kiel Xutos. La nomo Xutos & Pontapés signifas "piedfrapojn", sed ĝi estas ankaŭ vortoludo rilata al heroino.

Ili faris sian unuan koncerton la 13an de Januaro 1979 en Lisbono. En 1981 ili publikigis sian unuan unuopaĵon nome "Sémen". En 1982 ili publikigis sian duan unuopaĵon nome "Toca e Foge", kaj sian debutan albumon 1978-1982, kiu estis bone ricevita de kritikistoj sed ne estis komerce sukcesa. La jaro 1983 estis pli sukcesa. Dum tiuj jaroj okazis diversaj ŝanĝoj en la anaro.

1987 estis al elrompa jaro por Xutos & Pontapés, kun la publikigo de ilia tria albumo, Circo de Feras, kiu estis komerca kaj kritikara sukceso en Portugalio. Jarfine la albumo estis atestigita Ora (ĉirkaŭ 20 000 diskoj venditaj) fare de AFP. Sekvis sesmonata turneo kiu finiĝis per koncerto in Aŭgusto en la Pavilono Belenenses en Lisbono, kaj 6 000 personoj ĉeestis. Poste, en 1987 ili publikigis la unuopaĵon "7º Single", kiu enhavis adapton de "A Minha Casinha", kanto el la portugala filmo de 1943 nome O Costa do Castelo. La unuopaĵo vendis ĉirkaŭ 50 000 ekzemplerojn.

Komence de la 1990-aj jaroj ili iom suferis malfacilaĵojn, sed en 2001 ili jam havis totalan publikon de 600 000 personoj en siaj koncertoj. En 2004 la portugala prezidento Jorge Sampaio havigis al ĉiuj membroj de Xutos & Pontapés la Ordenon de Merito pro 25 jaroj de karieratingoj en la portugala muzikindustrio. En 2009 la urbestro de Lisbono António Costa havigis al la bando la Municipan Ormedalon de Merito. La versio de Xutos & Pontapés de "A Minha Casinha" estis adoptita kiel himno fare de la Portugala nacia teamo de futbalo dum la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. La usona bando de metalroko nome Metallica ludis "A Minha Casinha" en sia koncerto en Altice Arena de Lisbono, la 1an de Februaro 2018, kiel omaĝo al la ĵus mortinta ano de X&P Zé Pedro.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Fonda membro kaj gitaristo Zé Pedro (1956–2017)
Kantisto kaj basisto Tim in 2007
Ĉefgitaristo João Cabeleira in 2016

Nunaj membroj

  • Tim – voĉoj, baso (1978–nune)
  • João Cabeleira – gitaro (1983–nune)
  • Gui – saksofono, klavaro, apogaj voĉoj (1984–1991, 2004–nune)
  • Kalú – drumoj, apogaj voĉoj (1978–nune)

Pasintaj membroj

  • Zé Pedro – gitaro (1978 – 2017; mortinta 2017)
  • Zé Leonel – voĉoj (1978 – 1981; mortinta 2011)
  • Francis – gitaro (1981–1983)

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1978–1982 (1982)
  • Cerco (1985)
  • Circo De Feras (1987)
  • 88 (1988)
  • Gritos Mudos (1990)
  • Dizer Não De Vez (1992)
  • Direito Ao Deserto (1993)
  • Dados Viciados (1997)
  • Tentação (Originala Sontrako de la filmo) (1998)
  • XIII (2001)
  • O Mundo Ao Contrário (2004)
  • Xutos & Pontapés (2009)
  • Puro (2014)
  • Duro (2017)

Koncertalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Ao Vivo (1988)
  • Ao Vivo Na Antena 3 (1995)
  • 1º De Agosto no Rock Rendez-Vous (2000)
  • Sei Onde Tu Estás – Ao Vivo 2001 (2002)
  • Nesta Cidade (2003)
  • Ao Vivo no Pavilhão Atlântico (2005)
  • 35 – Ao Vivo 2014 (2014)
  • Se Me Amas – Acústico (2016)

Kompilalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Vida Malvada (2000)
  • O Cerco Continua (2012)
  • 40 Anos a Dar no Duro (2019)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]